Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SLOVAKIO

Censo sensenca ... aŭ ĉu?

Fine de januaro 2014 la slovaka registaro disdividis monon inter enlandaj etnaj grupoj por subteni minoritatajn kulturojn. La subvencioj baziĝis sur censo el julio 2011 kaj spegulis la nombron de la anoj de etnaj minoritatoj.

La hungara minoritato ricevis 1 983 057 eŭrojn, 617 000 eŭrojn malpli ol en 2013. La reprezentantoj de la grupo malkontentis kaj asertis, ke laŭcensa disdivido maljustas.

Kroata kaj juda

Ankaŭ aliaj grupoj ricevis malpli. La kroata kaj la juda minoritatoj ricevis respektive 17 % kaj 7 % malpli. Tamen ili taksis la censo-bazitan disdividon justa kaj esprimis sian kontenton.

La registaro atentigis, ke la hungara minoritato ŝrumpis de 520 528 anoj en 2011 ĝis 458 467 en 2014. Malgraŭ tio la hungara malplimulto, la plej granda en Slovakio, en la lastaj kvin jaroj ricevis pli ol 50 % de la tuta minoritata kultur-buĝeto.

Julius Hauser