Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Forpasis en Svisio komence de februaro virino konsiderata la reĝino de la albana kanzono. Vaçe [vaĉe] Zela, kiu mortis 74-jaraĝa, rikoltis laŭdojn pro sia bela voĉo kaj dum la komunisma epoko kaj poste. Ekzemple en 2002 ŝi ricevis la titolon “Honoro de la Nacio”.
Ŝi komencis sian karieron en 1962 per la kanzono “La unua infano”, kiam ŝi fariĝis la unua premiito en la albana kanzono-festivalo. Funebran procesion en la Operejo de la albana ĉefurbo Tirano partoprenis dekmiloj da homoj.
Bardhyl Selimi