Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

Gastronomio

Papriko protektata

Nove enskribita en la EU-registro de protektataj geografiaj indikoj estas la slovaka “papriko ĵitava” (slovake paprika Žitava).

La nomo “ĵitava” devenas de la nomo de la slovaka rivero Žitava (esperante Ĵitavo). En la baseno de tiu ĉi rivero en la 18a jarcento oni komencis kultivi kapsikojn. Poste disvastiĝis la kultivado en la laŭdanuba ebenaĵo, la plej granda ebenaĵo de Slovakio (ĉ. 10 000 km2) en la sud-okcidenta parto de la lando.

Muelado

La papriko ĵitava estas preparata el la sekigita kaj pulvorigita frukto de kapsiko (science capsicum). Ĝi havas specifan oranĝ-ruĝan koloron, akiritan nur en la lasta fazo de muelado kun helpo interalie de oleo el kapsiko-semoj. La papriko dolĉe-delikate gustas kaj agrable odoras.

Tiaj ecoj rezultas de favoraj influoj, interalie la alteco de la kulturata tereno (150-250 m super la marnivelo), sufiĉo da pluvo (500-600 mm jare), kaj tralasa tero (gruzo, sablo kaj argilo).

La papriko reprezentas por la laŭdanuba ebenaĵo ne nur signifan enspezon sed ankaŭ simbolon de malnovaj kulturo kaj tradicio.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

La papriko ĵitava enhavas plurajn vitaminojn kaj estas uzata ekzemple en kolbasoj, salamoj kaj viandproduktoj. En slovakaj kuirejoj oni uzas ĝin ofte kiel spicon en supoj kaj saŭcoj. Foto: Julius kaj Sona Hauser