Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Diskutoj “seriozaj kaj fruktodonaj”

La irana atom-programo fariĝis la temo de internacia konferenco en Vieno. Okcidentaj landoj kulpigas Iranon, ke ĝi sekrete laboras pri la konstruo de atombombo. La irana registaro tion kontestas.

Kunsidis ses landoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano por ellabori planon pri tio kiel solvi la disputon. Laŭ Catherine Ashton, alta reprezentanto de EU pri ekstera politiko, la intertraktantoj difinis la problemojn “por atingi ampleksan kaj definitivan interkonsenton”.

Militaj kapabloj

Mohammad Javad Zarif, la ministro pri eksteraj aferoj de Irano, diris, ke la intertraktoj en Vieno estis “tre seriozaj kaj pli fruktodonaj, ol oni atendis”. Li aldonis, ke ambaŭ partioj atingis konsenton, ke nur la atoma programo de Irano estos pridiskutata en la tagordo, kaj ne ĝiaj sciencaj kaj militaj kapabloj.

Akceptita estas laborprogramo por daŭrigi la diskutojn. Okazos alia kunsido en Vieno, kaj provizora interkonsento donas al la partioj unu jaron por atingi solvon.

En novembro 2013 oni malstreĉis la sankciojn, kiuj paralizis la ekonomion de la naftoproduktanta lando, interŝanĝe de internaciaj kontroloj de ĝia pridisputata atom-programo. La malstreĉiĝo daŭras ses monatojn kaj finiĝos ĉi-somere.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

La intertraktantoj kunsidas. Foto: Dragan Tatic/Aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj

[FORIGITA!: bildo]

Catherine Ashton kaj Mohammad Javad Zarif. La partioj disponas unu jaron por solvi sian disputon. Foto: Herbert Neubauer/Aŭstra ministerio pri eksteraj aferoj