Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

DIETAJ SUPLEMENTOJ

Iam kompletigaj, kelkfoje malsanigaj

En landoj de la tuta mondo ne mankas nuntempe homoj, kiuj emas pro preventaj kialoj engluti ĉiutage pilolojn da vitaminoj kaj mineraloj (interalie magnezio, zinko, fero): kelkaj opinias, spite al la skeptikeco de pluraj medicinistoj, ke ilia sano per tiaj sintezitaj suplementoj, vendataj ankaŭ en superbazaroj, estos plifortigata. Iuloke fariĝis kvazaŭa modo, anstataŭ elekti inter la naturaj nutraĵoj je propra dispono (kion, krom kuracistoj, la prudento mem sugestas), plenŝtopiĝi per tablojdoj de vitamino E kun seleno. Oni supozas, ke tiu kombinaĵo malhelpas la aperon de kelkaj formoj de kancero. Ilian efikon do priesploris ekde 2001, dum pli ol dek jaroj, usonaj sciencistoj, kiuj analizis kadre de granda esplorado pli ol 30 000 homojn. La rezultoj estis publikigitaj en la fidinda Journal of the National Cancer Institute (Revuo de la Tutlanda Prikancera Instituto).

Kancero

Surbaze de la kolektitaj donitaĵoj, oni surprize trovis, ke la menciitaj piloloj ne nur estas tute senutilaj por la homa sano, sed, tiom pli maltrankvilige, ili konsiderinde (je 17 procentoj) ja plialtigis la riskon de prostata kancero, riskon jam nature kreskantan inter maljunaj viroj. La fakuloj malkovris, ke ekzistas ĉi-rilate danĝera interagado inter seleno kaj vitamino E. Se la kvanto de seleno (kiu estas malsama de persono al persono) en la korpo estas malalta antaŭ la komenco de la diet-suplementa terapio, la interagado en si mem ne havas gravajn efikojn. Tamen, se iu havas nature grandan kvanton de seleno en sia korpo (la selena nivelo konstateblas facile ĉe la ungoj) kaj aldone enkondukas multe pli da seleno kaj/aŭ vitamino E ol rekomendite, tiam la risko pri prostata kancero povas altiĝi je eĉ 63 procentoj.

Deklaro

Signifoplena estas la deklaro farita de la ĉefa gvidanto de la esploro, d-ro Alan Kristal, el la Fred Hutchinson Cancer Research Center (Prikancera Esplorcentro Fred Hutchinson), kiu situas en la usona urbo Seattle. Tiu fakte rekte deklaris: “Viroj, kiuj uzas tiaspecajn trudaĵojn, tuj ĉesu”.

Paulo Sérgio Viana