Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu lernantoj en Aŭstrio bonorde lernas? Ĉu instruistoj diligente instruas laŭ studplanoj? Tion la ministerio pri edukado volis scii. Ĝi do okazigis testojn por 400 000 lernantoj en la fakoj germana kaj angla lingvoj kaj matematiko.
La testado okazis anonime, sen indiko de la nomo de la lernanto kaj de la instruisto. Respondecis aŭstra firmao informadika, kiu pro pli malaltaj kostoj kunlaboris kun subfirmao en Rumanio.
Sed ho ve! En februaro 2014 aperis en la reto la testrezultoj de la 400 000 lernantoj kaj eĉ la retadresoj de pli ol 30 000 instruistoj. Ĝis nun oni ne trovis la kialon de tiu “daten-liko”. Verŝajne temis pri celtrafa atako de retpiratoj.
Ĝojis la klasoj kaj instruistoj bonrezultaj. Honte silentis la aliaj. Provizore la ministrino pri edukado haltigis ĉian testadon.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Gimnazio en la 19a distrikto de Vieno. Foto: Walter Klag