Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

INDUSTRIO

Bonaj perspektivoj por 2014

Laŭ la lasta kvaronjara raporto de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado, la monda industria produktado kreskis je 3,3 % en la lasta kvarono de 2013. Estis kresko en ĉiuj industrilandoj de orienta Azio, Eŭropo kaj norda Ameriko — indiko pri vasta bazo de perspektivoj por kresko dum 2014. Ankaŭ multaj evolulandaj ekonomioj, havantaj malaltan kreskon, kiu sekvis jarojn de ekonomia krizo, devos ricevi profiton pro la refortiĝo de la industrilandoj.

Dum la lasta kvarono de 2013 la industria produktado en orienta Azio kreskis je 4 %, en Eŭropo je 1,5 % kaj en norda Ameriko je 2,9 %. Ĝi kreskis en la plej grandaj eŭropaj landoj, inkluzive de Francio, Germanio, Italio kaj Britio. Ekster Eŭropo ĝi kreskis en Japanio je 4,7 %, Malajzio je 4,7 % kaj en Usono je 3 %.

La nuna kresko koncernas la plialtigitan kreskon de konsumaj elspezoj ĉe la varoj kun longdaŭra uzo. La produktado de aŭtoj pligrandiĝis je 8,2 % en Francio, je 6,2 % en Italio kaj je 13,2 % en Britio. Simile alta kresko en la aŭta sektoro estis observata en Japanio kaj Usono. Pliiĝon oni registris ankaŭ en la produktado de ekipaĵoj por ĝenerala uzo, elektronikaj aparatoj kaj elektronikaj varoj por hejma uzo.

Pro la fakto, ke al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda aldonvaloro en la industria produktado, la refortiĝo de tiuj landoj grave influas la perspektivojn pri kresko de la monda produktado en la venontaj jaroj.

Profito el industrilandoj

Inter la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandaj ekonomioj, la volumeno de la industria produktado en Ĉinio kreskis je preskaŭ 10 %, ĉefe je la konto de la enlanda postulo. Kontraste al tio la kresko en aliaj evoluantaj ekonomioj reduktiĝis je 1 % en la lasta kvarono de 2013.

La malalta kresko de la industria produktado en aliaj evolulandoj estas kaŭzita de eksteraj faktoroj kiel malpliiĝo de la kapitala alfluo kaj internaj faktoroj kiel la plialtiĝo de la produktadkostoj. Ĉar la refortiĝo de la industrilandoj estas en frua stadio, la influo al la kresko de produktado en la evolulandaj ekonomioj pere de pligrandiĝo de la investoj kaj vara komerco apenaŭ estos sentata en proksima estonteco.

La industria produktado en Barato reduktiĝis je 2% en la kvara kvarono de 2013 sekve de pliiĝo de la produktadkostoj pro la malfortiĝo de la rupio. La produktado malgrandiĝis en Argentino je 3,4%, en Indonezio je 0,8% kaj en Sauda Arabio je 2,5 %. Brazilo kaj Meksiko havis moderan kreskon, dum la produktado en Turkio kreskis je 4,9 %.

La evolulandaj ekonomioj de norda Afriko rapide profitis la refortiĝon de Eŭropo. La industria produktado kreskis je 4,3 % en Maroko kaj je 6,9 % en Tunizio. Tamen ĝi reduktiĝis en Egiptio je 2,6% pro la daŭranta politika malstabileco.

Ĝenerale oni prognozas, ke la pli bonaj perspektivoj pri kresko de la industria produktado pozitive influos la mondan industrion dum 2014.

Evgeni Georgiev