Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Lastatempe draste malaltiĝis en Slovakio la nombro de interesiĝantoj pri metioj. Infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi buĉisto, tajloro aŭ masonisto; ĉarpentisto, ledaĵisto aŭ forĝisto; farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto. Pli popularas studi ĉe mezlernejo, ekonomia lernejo aŭ t.n. hotel-akademio.
Spertuloj vidas la kialon en la demografio. En la lasta jardeko ŝrumpis je 85 000 la nombro de eblaj lernantoj ĉe mezlernejoj kaj metilernejoj.
Tamen mezlernejoj ricevas ŝtatan subvencion por ĉiu lernanto. Rezultas bataloj inter mezlernejoj kaj metilernejoj por studontoj, ĉar ĉiu mezlernejo volas “postvivi”.
Pro tio slovakaj mezlernejoj akceptas ankaŭ malfortajn lernantojn, kiuj post ekzamenoj ne studas ĉe altlernejoj, sed kutime partoprenas — ironie — mallongajn rekvalifikajn metiajn kursojn.
Al la nepopularaj profesioj apartenas terkulturado, malbone salajrata; tajlorado (tajloroj suferas pro malmultekostaj importaĵoj el Ĉinio); buĉistoj, konstruistoj kaj ministoj ne ĝuas socian respekton.
Popularas tamen kelnerado (pro trinkmono), kuirado (pro la eblo labori en prestiĝaj, eksterlandaj hoteloj) kaj elektrotekniko. Estas ankaŭ iom da intereso, tamen minimuma, pri konstruado el ligno.
Julius Hauser