Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

Malpli da murdoj, ŝteloj

Falas krimado en Japanio, laŭ la lasta statistiko de la vicministerejo pri polico. Okazis dum la lastaj 11 jaroj 1 230 743 krimaferoj, inkluzive de 939 murdoj aŭ murdprovoj. Unuafoje post la dua mondomilito ĉi tiu nombro falis sub 1000.

Simile ŝtelado: falis la ciferoj unuafoje ekde la milito sub 1 000 000. Kreskas je 10 % nur trompado, kiel raportite en Monato 2014/04.

Notindas, ke okazis tri pafmortigoj, pri kiuj verŝajne kulpas jakuzoj, aŭ mafianoj. En Japanio nur policanoj aŭ jakuzoj portas armilojn. Tial okazis en 2010 nur po 0,9 murdoj por 100 000 homoj, kontraste al 4,8 en Usono.

Senlaboraj

Ekestas, tamen, novtipaj krimoj. Nuntempe multiĝas junuloj senlaboraj, kiuj emas nutri malesperon kaj rankoron kontraŭ la socio. Okazis, kvankam malmultaj, atakoj de tiaj junuloj.

Ili mortigas aŭ vundas homojn en publikaj lokoj per tranĉiloj aŭ eĉ per aŭtoj. Foje ili difektas aĵojn. Homo 36-jaraĝa, senlabora, disŝiris ekzemplerojn de la Taglibro de Anne Frank, kaj rilatajn librojn, en 38 publikaj bibliotekoj.

Isikawa Takasi