Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

PSIKIATRIO

Tro da (mem)fotado, ja perturba agado

Ĉu la lastatempa modo plenumi memportreton (anglalingve: selfie, memaĵo) per poŝtelefono kaj alispecaj fotoaparatoj fortrenis, post viaj amikoj kaj tiom da kantistoj kaj aktoroj, ankaŭ vin? Se jes, kaj precipe se vi ŝatas poste publikigi tiujn fotojn per unu el la ekzistantaj sociaj retejoj, mirigos vin la rezultoj de esploro prie efektivigita de la tiel nomata Amerika Asocio Psikiatria. Laŭ ĉi-lasta, personoj havantaj la manion fotadi sin mem montras iuspecan mensan ĝenon, karakterizitan de manko de memestimo kaj kelkaj truoj en ilia intimeco. Jen la tezo proponita de la menciita psikiatria asocio koncerne ĉiujn tiujn, kiuj faras en la propra libertempo fotografiojn pri si mem kaj poste alŝutas tiujn bildojn al la reto, pere de Fejsbuko kaj aliaj modaj retejoj. Ja temas pri kutimo, kiu rapide invadis la tutan planedon, se kredi pri statistiko, laŭ kiu la uzado de la angla vorto selfie plialtiĝis ene de unu jaro je 17 000 %! La sama termino estis ankaŭ elektita de konata angla vortaro (Oxford) kiel vorto de la jaro 2013.

Obseda deziro

La emo foti sin tro ofte ankaŭ trovis nomon, kiu povus esti de ni esperantigita kiel “memportretozo” (angle: selfitis). La kuracistoj, kiuj plenumis la esploradon, argumentas, ke la ŝatantoj de memportretoj spertas obsedan deziron foti sin, kun la celo kompensi sian nesufiĉan memestimon kaj ankaŭ por plenigi malplenojn intimecajn. Tio povas provoki veran dependon.

Limkazo

La asocio eldonis ankaŭ skalon por taksi la gravecon de ies perturbo. Ne tro maltrankviliĝu tiuj, kiuj limigas sin je tri memportretoj tage (kio tamen estas limkazo), ĉu eldonitaj en la reto, ĉu ne. Kronika estas male la perturbo de la homoj, kiuj publikigas pli ol ses bildojn siajn ene de ununura tago. Nuntempe ankoraŭ ne ekzistas aparta terapio por kuraci la perturbon, sed oni povas regi ĝin helpe de kogna-konduta terapio.

Roberto Pigro