Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

REAGO

Krome pri scienco kaj religio

En sia artikolo pri scienco kaj religio (Monato 2014/04, p. 23-24), Alberto García Fumero certe havas bonan intencon — pacigi sciencan kaj religian vidpunktojn. Bedaŭrinde, la artikolo enhavas iom da miskomprenoj pri scienco, kies ĝustigo estas esenca por vere fruktodona dialogo inter scienco kaj religio.

Unu el la miskomprenoj estas la kritiko de scienco pro tio, ke ĝiaj teorioj ne estas plene pruvitaj. Fakte plena pruvo estas nek bezonata, nek ebla laŭ la scienca metodo. Teoriojn oni ne pruvu: male oni provu ilin refuti per eksperimentoj. Ju pli da diversaj eksperimentoj la teorio eltenas nerefutite, des pli fidinda la teorio estas. Tamen ĝi neniam atingas la staton de plena pruvo. Tia ŝajna necerteco ne estas malforto de scienco. Male, ĝuste pro tiu eco scienco ne iĝas rigida sistemo de dogmoj, kaj povas daŭre kreski. Eĉ la plej respektataj teorioj povas esti refutotaj aŭ almenaŭ pliĝustigotaj, se rezultoj de postaj eksperimentoj kontraŭos ilin. Tio jam okazis multfoje, kaj certe okazos en la estonteco.

Subjektiva kredo

Ĝuste pri rigora kontrolo pere de eksperimentoj s-ro Fumero ŝajne forgesis, kiam li komparis fidon je religiaj asertoj kaj fidon je sciencaj teorioj. La ĉi-lastajn oni fidas, ĉar ĉiuj provoj refuti ilin per eksperimentoj malsukcesis. Religiaj asertoj siaflanke baziĝas ĉefe sur subjektiva kredo, ne sur faktoj kaj logikaj konkludoj.

Proverba vazo

Plej kurioza ŝajnis al mi la lasta paragrafo de la artikolo, kie la aŭtoro rekomendas, ke scienco ne okupiĝu pri la kampo de religio, kaj simile religio pri tiu de scienco. La problemo estas, ke la kampo de scienco estas la universo mem, kun ĉiuj ecoj, aĵoj kaj eroj ĉeestaj en ĝi. Eĉ se scienco ne povas doni respondon al unu aŭ alia demando, pro tio la demando ne fariĝas principe ekster-scienca. Male, ja pro tio la demando iĝas pli interesa kaj esplorinda. Do, se scienco okupiĝas pri la esplorado de la tuta universo, pri kiu afero okupiĝas religio? Kio estas ene de tiu proverba vazo, en kiun scienco ne ŝovu la nazon?

Vilius Normantas