Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Dank’ al bank’: “kleriga katastrofo”

Ne plu toleras aŭstroj la vortojn Hypo Alpe-Adria. Temas pri la plej granda banko-skandalo en Aŭstrio dum la lastaj jardekoj. Rezulte la ŝtato devas ŝpari, nun ankaŭ ĉe klerigado, por eviti tro grandan buĝetan deficiton.

Tiun bankon unue posedis la aŭstra federacia lando Karintio (Kärnten). En 2007 ĝi vendiĝis al la germana Bayerische Landesbank (Bavaria Landa Banko). Pro ampleksa komercado, parte en orienta Eŭropo, laŭdire akompanata de korupto kaj spekulacio, du jarojn poste mankis la necesa propra kapitalo.

Miliardoj

Minacis la konkurencantoj. Tial la respubliko Aŭstrio centelcente transprenis la bankon. Por resanigi la bankon bezonatas kelkaj miliardoj da eŭroj. Tiu giganta sumo mankas nun en la ŝtata buĝeto.

Do ĉiuj ministroj devas ŝpari. La ministrino pri instruado kaj virinaj aferoj devas redukti sian buĝeton je 60 milionoj da eŭroj en 2014 kaj denove en 2015. Tio signifas: malpli da instruistoj, malpli da instruaj horoj kaj pli da gelernantoj en unu klaso.

La koncerna sindikato — kaj multaj aŭstroj — nomas tion “kleriga katastrofo”. Ili dissendis sloganon: “Mono por klerigado, ne por bankoj”. Ĉu pli bone bankrotigi la fian bankon?

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Lernejo en Übersbach, Orienta Stirio, Aŭstrio. Foto: Walter Klag