Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Fundamento de la moralo

Via maja numero frontpaĝis kun granda foto de militista tombejo kaj titolo pri la unua mondmilito. Sed io perturbas min: la tombo montrata ĉe la malfono estas de iu, kiu naskiĝis en Novjorko la 3an de januaro 1919 ... Ĉu ne temas pri tombejo de la dua mondmilito?

Pri “El mia vidpunkto” en paĝo 5. Iom malserenigas min tiu teksto. Unue oni scias, ke estas ĉiam trompoj, kiuj “ludas” sur la kompatsento de naivuloj. Sed ne eblas konjekti pri kazo kun tiu simpla ĝenerala scio. Cetere estas bone konate de ĉiuj, kiuj korespondis kun afrikaj esperantistoj, ke ili ĉiam emas peti monon (ili eĉ mem scias, unu el miaj korespondantoj diris, ke “blankuloj ne volas korespondi kun afrikanoj, ĉar nigruloj ĉiam petas monon, kaj blankuloj ofendiĝas pro tio”), eble pro tio, ke ili estas alkutimiĝintaj vidi karitatajn asociojn el Eŭropo, kiuj donas, kaj tiel imagas, ke ĉiuj eŭropanoj estas riĉaj kaj donas monon. Ĉiuokaze tiu emo ne signifas, ke ili mensogas kaj trompas, sed ke ili esperas, ke “blankulaj” esperantistoj eble respondos favore.

Pli grava estas la eterna hipokrita parolo, ke oni ne donu al almozpetantoj, ĉar ili aĉetos alkoholaĵon per tio (kaj do? se nur tion ili havas por dronigi sian malesperon?). Mi opinias iom malhumana tiun devigan bonpensulan asketismon trudatan ... al aliuloj.

Fakte antaŭ almozulo, anstataŭ “ŝtonkore ignori, fiksante la rigardon sur fora objekto”, sufiĉas al si meti la demandon: se mi estus en sama situacio kiel li, mi ja estus kontenta, se oni donus al mi! La konkludo estas rekta. Estas la eterna kaj plej fundamenta bazo de la moralo!

Roland Platteau

Francio