Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UKRAINIO

Opinio de simpla ukraino

Mi ĉiam multe atentis eventojn, kiuj okazis en la mondo. Mi ĝojis, ke similaĵoj ne okazas ĉe mi, en Ukrainio. Tamen ...

Mi certas, ke nuntempe multaj homoj en Eŭropo — kaj ne nur tie — atentas la eventojn, kiuj okazas en Ukrainio. Sed de kie ili ĉerpas novaĵojn? Ĉu ĉiuj fontoj prezentas la tutan veron?

Aperas do la demando: kiun kredi aŭ ne kredi? Ni komencu ĉe Krimeo. Prezidanto Putin kaj liaj subtenantoj deklaras, ke Krimeo ĉiam apartenis al Rusio. Sed ni provu iom fosi en la historio. Nur en 1783 la carino de Rusio, Jekaterina 2a, subskribis manifeston pri aligo de Krimeo al la rusa imperio.

Ĝis tiam la duoninsulo neniam apartenis al Rusio, ĉar ĝi estis tatara. Necesas ne forgesi, ke en 1944 ĝuste la rusa imperio (pli ĝuste Sovetunio kun ĉekape Stalin) iniciatis deportadon de krimeaj tataroj for de iliaj hejmoj. Eble ni povas konsenti, ke tamen la urbo Sebastopolo estas vere rusa urbo. Fondita ĝi estis en 1783 laŭ ordono de Jekaterina 2a.

Referendumo

Ĉu ni povas kredi, ke vere pli ol 80 % de la loĝantoj de Krimeo partoprenis la referendumon en marto 2014? Oni scias, ke krimeaj tataroj bojkotis la referendumon (ankaŭ en 1991 ili bojkotis la tiaman referendumon). Ankaŭ eble sufiĉe multaj de krimeanoj tute ne partoprenis la martan referendumon.

Ĉu sekve denove temas pri falsado? Parolante kun krimeanoj, mi konstatis, ke vere multaj el ili estis, kiel oni nun mencias, “porrusaj”, mi tamen estas preskaŭ certa, ke ne 80 % partoprenis la referendumon, sed multe malpli. Kaj la nuna elmontrado de militpotenco fare de Rusio ĉelime kun Ukrainio — ĉu tio ne estas premo al Ukrainio?

Nun aperas en Ukrainio tiel nomata “varmega punkto”, nome en la nord-orienta parto (la regionoj Luhansjka, Donecjka, Ĥarkivsjka). Kaj denove Putin anoncas: “Ni pretas helpi al rusparolantaj civitanoj”. Sed ĉu la rusparolantoj iam petis pri helpo?

Lingvo

Laŭ nacieco mi estas ruso. Mia gepatra lingvo estas la rusa. La ukrainan mi posedas sufiĉe malbone. Sed mi plurajn jarojn laboras, instruante en la rusa lingvo, same kiel multaj el niaj instruistoj. Nenian premon flanke de oficialuloj ni sentis. Nun oni anoncas, ke plimulto de la lokaj loĝantoj esprimas sin por Rusio.

Tamen mi observas, ke tiuj “multnombraj” homoj estas nur kelkcent, eble mil. Sed en mia urbo loĝas pli ol unu miliono da homoj. Kion do eblas opinii pri la ceteraj? Laŭdire, la protestantoj estas senlaboruloj pagataj por dissemi malkontenton.

Kaj laste. Denove ni prifosu la historion. Efektive Rusio devenas de Ukrainio. Komence ekzistis la lando “Kijiva Rusj” kun ĉefurbo en Kijiv, kiu aĝas pli ol 1500 jarojn. Moskvo estis fondita nur en 1147.

Dmitrij Cibulevskij