Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Oni apenaŭ povas kontesti la aserton, ke Interreto estis la plej granda revolucio en la homa vivo ene de la lastaj jardekoj. Nuntempe, oni malfacile povus imagi la ĉiutagecon sen ĝi. Rilate la sanon de ĝiaj uzantoj, la opinioj ja varias. Pasigi longajn horojn antaŭ la komputila ekrano, laŭ pluraj, damaĝas la okulojn, la humoron, la vertebraron. Tiu kutimo kontribuas interalie al malpliiĝo de korpaj ekzercoj, ĉe infanoj kaj ne nur.
Tamen lastatempe unu plia poento aldoniĝis al la favoraj indikoj pri uzado de la reto. Nova esploro efektivigita en Usono, ĉe maljunaj homoj, montris, ke la utiligo de Interreto helpas malpliigi kazojn de depresio. La studon publikigis la medicina retejo medscape.com. Oni analizis dum jaroj la san-staton de miloj da olduloj (pensiuloj, pli precize, ne loĝantaj en maljunulejoj) kaj submetis ilin al aparta demandaro. 30 elcentoj inter ili estis uzantoj de Interreto. Oni kalkulis, ke, ĉe tiu kategorio, la risko de depresio estas malpli granda je 33 procentoj kompare kun la personoj, kiuj ne retumas. Ŝajnas, ke la kaŭzo estas, ke — ne mirinde, aliflanke — perretaj kontaktoj malpliigas aŭ neniigas la izolitecon, aldonante novajn interesojn kaj novan entuziasmon al onia ĉiutaga vivo.
Oni kredas, ke maljunaj homoj trovas pli da embaraso, dum komputilumado, ol junuloj kaj infanoj, kaj tia ja estis la realo ĝis antaŭnelonge. La esplorado montris, tamen, ke maljunuloj klopodas kaj ofte sukcesas superi tiun baron: ne hazarde partoprenis la studon homoj 80-, 90- kaj eĉ 100-jaraj, kiuj tre kontente retumas. Vekas scivolon ankaŭ tio, ke maljunaj homoj preferas uzi, laŭ la esploristoj, tabulajn komputilojn anstataŭ porteblajn aŭ surtablajn maŝinojn. Tio okazas pro kialoj ligitaj al la pezo kaj al la transportebleco de la retum-iloj.
Paulo Sérgio Viana