Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Eksplodoj en du domoj

Loĝis 51 homoj en la domo ĉe Mariahilfer-strato 182 en la 15a distrikto de Vieno. Unu estis 19-jarulo, kiu ne plu povis elteni siajn problemojn: senlaboreco, fidrogoj kaj oftaj vizitoj de la polico, ĉar li produktis pornografiajn filmojn kaj ĵetis kondomojn plenajn de akvo sur la straton.

Lia amikino, graveda en la tria monato, forlasis lin. Unu tagon en aprilo li ellasis hejtgason en sian ĉambron kaj ekfunkciigis poŝfajrilon. Pro la eksplodo estiĝis kratero en la kvaretaĝa brika domo. Granda polva nubo plenigis la straton.

Vundiĝis 14 homoj. La fajrobrigado trovis la kulpinton ankoraŭ vivanta, kun la fajrilo en la mano, sed survoje al hospitalo li mortis.

Tramlinioj

La aliaj personoj ne plu rajtis resti en la parte damaĝita domo kaj ricevis provizorajn loĝejojn de la komunumo Vieno. Du semajnojn la strato estis barita, kaj eĉ la du tramlinioj ne funkciis. Nun oni malkonstruas la trian kaj kvaran etaĝojn kaj eventuale rekonstruos la domon.

Dek tagojn antaŭe vekiĝis vienanoj loĝantaj ĉirkaŭ la domo ĉe Hoher Markt 8, en la unua distrikto de Vieno. Ili aŭdis eksplodon, kaj poste brulis du najbaraj loĝejoj en la tria etaĝo de tiu domo. La fajrobrigado savis 50 homojn, el ili 17 vunditajn.

Post la estingo de la incendio ili trovis benzinujojn kaj mortintan 23-jaran virinon mortbatitan pro renversiĝinta muro. La posedanto de la loĝejo estis 44-jara konsilisto por entreprenoj. Li troviĝis plene ebria la sekvan tagon.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Malkonstruataj estas du etaĝoj de la domo ĉe Mariahilfer-strato 182. Foto: Walter Klag.

[FORIGITA!: bildo]

Evidentas la damaĝoj ĉe la muroj de la domo ĉe Hoher Markt 8. Foto: Walter Klag