Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SEKURECO

“Energia” konferenco

La interna situacio en Ukrainio kaj la sekureco de energi-fontoj en Eŭropo troviĝis inter la temoj diskutataj dum internacia forumo en majo en la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

La partoprenantoj en la forumo GLOBSEC (kunfandiĝo de la anglaj vortoj “global”, tutmonda, kaj “security”, sekureco) diskutis ne nur la disvolvon de defendaj militaj ebloj en Eŭropo kaj la integriĝon de Montenegro al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), sed ankaŭ la kontribuon de Slovakio al venonta pintkunsido en Kimrio.

Kunlaboro

Apartan lokon okupis la defenda kunlaboro de la kvar membroj de la viŝegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio).

Partoprenis pli ol 1100 delegitoj el 61 landoj, inter aliaj la ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen, la iama ĉefo de la aliancaj fortoj en Afganio John Allen, kvin ĉefministroj kaj naŭ ministroj pri eksterlandaj aferoj.

Julius Hauser