Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KLERIGADO

Intervenu senbuĝete!

Konservativaj politikistoj japanaj ŝatas lerni el alilandaj spertoj. Ekzemple, la nuna vic-ĉefministro Aso Taro diris, ke oni lernu la hitleran manieron pri la konstitucia revizio (Monato, 2013/10, p. 19).

La ĉefministro Abe Sinzo volas rigore reformi instruadon parte laŭ la modelo de Margaret Thatcher, eksa brita ĉefministro. En 2004 “reformema” grupo en la Liberal-Demokratia Partio (LDP), inkluzive de Abe, sendis esploran komisionon al Britio por studi la tieajn klerigajn reformojn.

Ĝi trovis, ke la brita popolo, venkinte en la milito pri la insularo Falkland, regajnis dignon kaj subtenis korekton de devojigitaj lernolibroj.

Dum la unua Abe-reĝimo (2006-2007) oni reviziis la bazan instruadan leĝon, sed la reformo mezvoje ĉesis. La nuna kaj dua Abe-reĝimo eknavigis cele al kompleta instrureformo.

Ministro

Abe nomumis membron de la esplora komisiono, Simomura Hakubun, ministro pri instruado. Laŭ ilia kompreno, post la dua mondmilito instruado malfortigis la japanan potencon precipe pro maldekstraj instruistaj sindikatoj.

La taskaro de Simomura jenas: 1. kontroli kaj revizii lernolibrojn, precipe historiajn kun “masoĥisma” vidpunkto (do eviti priskribon de agreso en aziaj landoj ktp); 2. submeti ĝisnunajn relative neŭtralajn klerigajn komitatojn en ĉiuj municipoj sub aŭtoritaton de la municipa ĉefo; 3. instigi konkuradon inter lernantoj, lernejoj kaj municipoj; 4. enkonduki moralan lernobjekton por krei pli obeemajn civitanojn.

Do, kia estas la situacio en klerigejoj? Fakte, dum la longa regado de LDP post la mondmilito, la klerigsistemo jam formiĝis laŭ la volo de konservativaj politikistoj. La influo de la sindikatoj daŭre malfortiĝis.

Morto

Lastatempa enketo farita de instruista sindikato montris, ke la averaĝa kromlaboro de la instruistoj en ĉiaj lernejoj sumas monate 95,5 horojn (inkluzive de laboro farita en la propra hejmo). Tiom da horoj superas la “danĝeran” limon rilate morton pro kromlaboro (monate 80 horoj) difinitan de la ministrejo pri publika bonstato kaj laboro.

Instruistoj dum longa tempo devas okupiĝi pri devigaj raportoj kaj statistikoj, kiuj ne rekte rilatas al instruado. Rezulte mankas tempo por pasigi kun lernantoj.

Plie, kunsidoj de instruistoj nun ebligas al lernejestroj kaj fakestroj aparte, kaj de supre, ordoni kaj administri. Liberaj diskutoj estas subpremataj. Etoso deprima kovras lernejojn, kaj instruistoj estas lacaj. Ne malmultaj fariĝas korpe aŭ mense malsanaj.

Plendas

Instruistoj plendas ankaŭ pri tro grandaj klasoj kun multaj lernantoj. Laŭ raporto de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), la averaĝa nombro de lernantoj en klaso (unua parto de meza instruado) en 2006 sumis 23,9, tamen en Japanio 30,7.

La publika elspezo en Japanio por instruado estas malgranda. En 2010 tiu elspezo estis 3,6 % de la malneta enlanda produkto, la plej malgranda en 30 kompareblaj OEKE-landoj. Tie la averaĝa elspezo atingis 5,4 %.

Do la politiko por kleriga reformo en Japanio tiel resumiĝas: “Intervenu senbuĝete!”.

Isikawa Takasi