Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Eklezio de la fluganta spagetomonstro

Nudelkribrila religio, kies membroj kredas je la fluganta spagetomonstro, eble baldaŭ oficialiĝos en Aŭstrio. Ĝin fondis en 2005 la usonano Bobby Henderson. Supozeble ne temas pri blasfemo kontraŭ jam ekzistanta kredo.

En 2007 la reta entreprenisto Niko Alm petis novan stirpermesilan karton. Sur la foto li portis surkape nudelkribrilon. Kapvesto estas malpermesita sur tia foto, escepte religia.

Pastofaristo

Alm argumentis, ke li estas konfesanta pastofaristo kaj devas porti tian “ĉapon”. Post diskutado li ricevis la stirpermesilon.

La nudelana grupo konsistas jam el 440 membroj. Ĝi estas ateista kaj kontraŭ la privilegioj de eklezioj. Por oficialiĝi bezonatas 16 000 membroj. Tiam eblus ankaŭ instruado de la religio kiel deviga fako en lernejoj.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Nudela kribrilo, la “religia” kapvesto de la Spagetomonstra Eklezio. Foto: Walter Klag