Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseoj

TEKNOLOGIO

Nuntempo sciencfikcia

Neniu alia afero evoluis en la lastaj 30 jaroj tiom imprese, kiom teknologio. Tion bone konscias homoj, kiuj estis junaj en la 1980aj jaroj, al kiuj ŝajnis tiutempe “nekredebla” la eblo kapti kolorajn televid-elsendojn pere de plumpa televidilo aŭ fotadi per zoma Polaroid-aparato rapidprinta. Notindan progreson konscias ankaŭ tiuj, kiuj adoleskis dum la 1990aj jaroj: ĉi-lastaj, kun nemalhavebla kapradio ĉe la oreloj dum lernejaj ekskursoj, opiniis magio la mesaĝetojn ricevitajn aŭ senditajn de la propraj pezaj, long-antenaj poŝtelefonoj — afero rigardata de la hodiaŭa junularo kiel tute normala.

Sekura pagmaniero

En la nuna epoko, cetere, granda parto de nia (profesia kaj precipe persona) vivo disvolviĝas laŭ la vojoj de informadiko kaj precipe de Interreto, vera labirinto de informoj kaj rimedoj — sed ankaŭ, ni estu honestaj, de ĉiuspecaj tentoj kaj danĝeroj. Sociaj retejoj, komunik-programoj kiel Skajpo, nemultekostaj ĉionfaraj poŝtelefonoj, kiuj estas io ajn (poŝlampo, agendo, termometro, skanilo, eĉ sekura pagmaniero) krom simplaj telefonoj, ebligas facile al homoj esti en konstanta kontakto kun malproksimaj amikoj, parencoj, eĉ klientoj, neniigante ajnajn distancojn.

Karmemora avino

Kiom ĝojus mia karmemora avino Nina — kiu komunikiĝis kun sia fratino en Usono nur du-tri fojojn jare, kaj ja ĉiam mallonge, pro ekonomiaj kaj praktikaj kialoj —, se ŝi estus hodiaŭ viva kaj povus havi je sia dispono tian diablan instrumenton por senpage babili kun sia fratino kaj esti informita en reala tempo pere de aplikaĵoj kiel Viber kaj WhatsApp pri kiu ajn novaĵo de trans la oceano. Kaj estas certe, ke ĉio ĉi, kion ni hodiaŭ spertas, estas ankoraŭ “prahistorio” kompare kun estonteco, kiu sendube kaŝas multajn kromajn surprizojn, tiel neimageblajn kiaj ŝajnus en la pasinta jarcento la nunaj normalaĵoj. Kion niaj okuloj vidos? Kion vidos tiuj de niaj idoj? Oni iam ekscios.

Aŭtomobila radio

La teknologio evoluas kun ritmo kaj rapido, kiuj ne permesas distraĵojn — post unu-du jaroj komputiloj kaj poŝtelefonoj eksmodiĝos; post jardeko rido akompanos demandojn kiel “ĉu vi memoras tiun aparaton, kiun ni havis por ludi videokasedojn?”. Antaŭ 15 jaroj, en la plena teknologia epoko, onia revo estis aĉeti aŭtomobilan radion kun sistemo “mem-inversiga”: la stiranto ne bezonu eltiri kasedon por ekaŭskulti ĝian b-flankon. Ĉia komento tiurilate estas superflua!

Samideanoj el 1980aj

Vekis en mi tiajn konsiderojn la trovo de teksto datumanta el 1982, en kiu samideanoj priskribas ja kiel “sciencfikcion” la eventualan inventon de sistemo sufiĉe simila al tio, kio estas nuntempe Interreto. La legado de la jena teksto ridetigos multajn junajn kaj nejunajn legantojn kaj eble komprenigos al ĉiuj, kiom da paŝoj antaŭen, kaj kiajn paŝojn antaŭen, oni faris rilate teknologion kaj komunikadon ene de la lasta jartrideko. Kiel okazas ĉe gepatroj, kiuj vidas siajn gefilojn kreski de tago al tago ene de la sama hejmo kaj ne konscias pri ilia kreskado, multaj el ni simple ne konstatas la teknologian revolucion, kiu karakterizis la unuajn jarojn de ĉi tiu jarmilo.

Semajna bulteno

Temas pri la ĵurnalisma artikoleto Telekomunikoj, esperantigita kaj publikigita de la itala esperantisto Antonio De Salvo: la artikoleto estis radie elsendita en februaro 1982 de la itala ŝtat-radio RAI, kiu tiam dissendadis al la tuta mondo semajnan bultenon, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, koncerne la plej notindajn novaĵojn el Italio. La teksto, vere emblema kaj profeta, estis lastatempe reakirita kaj skanita, kaj oni intencas baldaŭ ĝin publikigi, kune kun centoj da aliaj tiaj tekstoj, en papera kaj cifereca versioj, zorge de la eldonejo Edistudio. Temas pri la tiel nomata projekto Radio Romo.

Televida terminalo

“Iom post iom telefono iĝas io pli ol simpla voĉkanalo, kaj ĝi ampleksas informajn fluojn kun senprecedenca graveco. “Sciencfikciaj” perspektivoj malfermiĝas. La itala telefona kompanio SIP, ekzemple, nuntempe eksperimentas kun sistemo nomata “Videotel”, kiu kunigas telefonan draton kun televida terminalo (eventuale, ankaŭ kun ordinara televidaparato) por “teledissendi” ĵurnalon. Oficeje aŭ hejme oni povos elekti per telekomando la deziratan fakon (ĝeneralajn informojn, aktualaĵojn, kulturon, ekonomion, turismon ktp) post telefona alvoko al la komputilo, kiu funkcias kiel donitaĵa banko.”

Kompleksa aparataro

“Jes, efektive estas amuze vidi, kia plirapidigo okazis ene de malmultaj jaroj”, konfesas al Monato la tradukinto de tiu artikolo Antonio De Salvo. “Oni pensu, ke, kiam en 1984 mi parolis kun vendisto pri mia intenco krei ciferecan vortaron italan-esperantan kun milionoj da karaktroj, tiu respondis al mi, ke temas pri projekto realigebla nur en centro por prilaborado de donitaĵoj helpe de kompleksa aparataro, ja ne en hejma medio!”

Serioza komputilo

“Mi bone memoras”, De Salvo rakontas, “la unuajn eksperimentojn mem pri Videotel, kiuj en tiu epoko ŝajnis futuremaj. Mi mem gajnis la famon (plejparte malpravan) esti fakulo pri informadiko nur pro tio, ke mi akiris mian unuan fakson en 1982, mian unuan “seriozan” komputilon en 1984 (temis pri iu Apple //e, kiu hodiaŭ ŝajnus ridinda, sed tiam estis granda paŝo antaŭen kompare al VIC-20 kaj al Commodore 64; kaj mi pagis por ĝi pli ol kvar milionojn da tiamaj italaj liroj, proksimume 6000 eŭroj hodiaŭaj). Mia unua vicnutrilo (angle: UPS, uninterruptible power supply) datumas el 1989, mia unua skanilo el 1991, mia unua laser-printilo el 1992. Kaj, kiam mi translokiĝis en 1993 en la nunan hejmon 3-etaĝan, mi kablokunligis ĉion, tiel ke mi povas aserti, ke mi havas veran elektronan centron.”

Nuklea fizikisto

“Al ĉio ĉi”, daŭrigas De Salvo, “mi estis stimulita ne nur de la deziro prilabori grandan kvanton da donitaĵoj por Esperanto (ĉi-momente mi havas pli ol 70 000 dosierojn!), sed ankaŭ de la fakto, ke mia filo Alessandro, nun nuklea fizikisto ĉe la Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko kaj ĉe CERN en Ĝenevo, montris ekde sia infana aĝo grandan intereson rilate informadikon: li cetere fariĝis internacia aŭtoritatulo en tiu fako kaj, interalie, kunordigas la mondan reton de la eksperimento ATLAS.”

Mensa projekciilo

Kiu scias, post kroma jartrideko, kiom da novaj diablaĵoj estos en niaj hejmoj kaj super kiuj sciencaj projektoj laboros la genepoj de Antonio De Salvo. Eble ili povos babili kun malproksimaj parencoj, se ne kun homoj el la estinteco aŭ el la estonteco, renkontiĝante kun ili en ciferecaj trinkejoj por trinki tason da kafo pretigita per 3-dimensia printilo. Iel ajn, se ĉi tiu teksto ankoraŭ iumaniere legeblos, ekzemple sur ĉielaj nuboj pere de mensa projekciilo, oni ne forgesu, ke ankaŭ en ĉi tiu prahistoria epoko eblis vivi bone, ĝuante la vivon kaj amuziĝante en pli simpla kaj tradicia maniero; kion certe povus aserti la homoj el la jaro 1982. Ĉiu estas filo de sia tempo: teknologio ja povas faciligi nian vivon, sed la vivo (kun aŭ sen teknologio) povas esti bela kaj spirhaltiga iel ajn!

Roberto Pigro