Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu vi estas en Vieno kaj la mondisdonilo sur la placo Graben ne funkcias? Ne estas problemo! Dek metrojn antaŭ la banko ekde fino de majo 2014 staras 2,5 metrojn alta ora kolono, kiu fojfoje elsputas eŭro-moneron.
Temas pri “instalaĵo en la publika spaco” de la viena artisto Axel Stockburger [aksel ŝtókburger], kiu per tiu objekto volas atentigi pri la aktuala financa kaj banka krizo en Eŭropa Unio. Stockburger volas montri la “nestabilecon, fuĝemon kaj neegalecon de valoroj ekonomie determinatajn”. La nomo de la kolono estas quantitative easing, do kvanta plialtigo de la cirkulanta monsumo.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Alta ora kolono en Vieno fojfoje elsputas eŭro-monerojn. Foto: Walter Klag