Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BALKANIO

“Malsanktaj” komentoj dum sankta ceremonio

Bojkotis eklezian tagmanĝon la albana ĉefministro Edi Rama pro politikaj komentoj esprimitaj dum la sanktigo de nova ortodoksa katedralo en Tirano.

Dum la solenaĵo la serba patriarĥo Irinej deklaris, ke Kosovo estas “sankta tero” serba. Pro tio Rama rifuzis tagmanĝon proponatan de la albanaj ortodoksaj gvidantoj kaj skribis: “Irinej elektis la malĝustajn landon kaj tempon por fari deklaron tian, kiam ne plu diskuteblas la sendependeco de la nova ŝtato Kosovo.”

Sangumitaj

Aldonis la eksa ĉefministro, Sali Berisha, ke Irinej havas ankoraŭ sangumitajn manojn pro miloj da albanoj masakritaj dum la lasta milito.

La ortodoksa katedralo estis finkonstruita antaŭ unu jaro. Ĉe la solenaĵo la unuan de junio ĉeestis inter aliaj la patriarĥoj de Konstantinopolo, Jerusalemo, Ateno, Kipro, Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Antioĥio.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Politikan skandalon estigis la komentoj de serba ekleziulo dum la sanktigo de nova katedralo en Tirano. Foto: Bardhyl Selimi.