Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

BRITIO

Dialekto “flegata”

Lando ofte havas minoritatajn lingvojn. Ekzemple, en Britio ekzistas la kimra kaj gaelaj lingvoj. Uzantoj de tiuj lingvoj parolas ankaŭ la ŝtatan lingvon, la anglan. Sed kio okazas pri la diversaj dialektoj?

Fojfoje loka dialekto estas la kutima parola lingvo. Parolantoj komprenas la tutlandan lingvon de la televido aŭ de la laborejo, sed hejme ili parolas nur dialekte.

Jen la situacio ekzemple en la industria regiono en la meza Anglio nomata — pro la iamaj multaj fabrikoj — Black Country (Nigra Lando), kie dialekto fariĝas al eksteruloj kvazaŭ fremda lingvo.

Malsanulejo

La dialekto kaŭzis apartajn problemojn, kiam ĉe malsanulejo oni enpostenigis 80 geflegistojn el Grekio kaj Italio. La dungitoj sufiĉe bone regis la “norman” anglan, sed neniel komprenis la regionan dialekton, t.n. “jamjam” (angle: yamyam). La vorto devenas de la ofte aŭdata sono “jamjam”, kiu karakterizas la dialekton.

Por ke la geflegistoj povu kompreni la dialekton de siaj pacientoj, loka universitato aranĝis ses-semajnan kurson kun lecionoj en “jamjam”. Jen kelkaj dialektaj vortoj: “ar kor” (mi ne povas), “lamp” (bati) kaj “fitl” (manĝaĵo).

John Gobourne