Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

FILATELO

Prezidanto-poŝtmarkoj

Okaze de la inaŭguro en junio de la kvara slovaka ŝtatprezidanto, Andrej Kiska, la slovaka poŝto (slovake Slovenská pošta) eldonis poŝtmarkon kun lia portreto.

La prezidant-portreta poŝtmarko, kun nominala valoro de 0,45 eŭroj, estas emisiita en ok milionoj da ekzempleroj. La poŝtmarkon kreis la pentristo Vladislav Rostoka.

Poŝtmarkoj kun portreto de prezidanto havas longan tradicion en Slovakio (kaj en la iama Ĉeĥoslovakio), sed en la mondo tiaj poŝtmarkoj estas nekutimaj. Prezidant-portretajn poŝtmarkojn regule eldonas, krom Slovakio, nur Ĉeĥio kaj Estonio.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

Prezidant-portretaj poŝtmarkoj. De maldekstre: Michal Kováč (1993 – 1998), Rudolf Schuster (1999 – 2004), Ivan Gašparovič (2004 – 2014), kun la nuna prezidanto, Andrej Kiska. Fotoj kun afabla permeso de Slovenská pošta, sekcio de komerco kaj surmerkatigo POFIS (www.pofis.sk).