Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

GASTEJOJ

Arkitekturo por vojaĝantoj

Studentoj el la viena Teknika Universitato produktis el aluminia tubo 2200 spiralojn, kies ŝraŭbopaŝo ne estas konstanta. Poste, venante el diversaj direktoj, ili ŝraŭbis tiujn spiralojn unuj kontraŭ la aliaj. La rezulto — antaŭkalkulita de komputiloj — estas metale brilanta objekto, 4 metrojn alta kaj 20 metrojn longa. Ĝi staras nun antaŭ la muzeo de nuntempa arto “21er Haus” en Vieno.

La metala objekto, kiu estas stabila pro la interna streĉo de spiraloj, ilustras ekspozicion pri diversaj “malstreĉejoj”, kunorganizitan kun la sveda ambasado en Aŭstrio. Temas pri 21 feriodomoj kaj hoteloj en la stilo de diversaj epokoj: de ŝajne primitivaj kabanoj en arbaro ĝis luksa hotelo. Ili ĉiuj estas realigaĵoj de nuntempaj arkitektoj el Svedio kaj Aŭstrio. Per la ekspozicio oni celas demonstri la nuntempan evoluon de turisma industrio en ambaŭ landoj.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Objekto el aluminiaj tuboj. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Objekto el aluminiaj tuboj. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Ĉambro de la Glacia Hotelo en Jukkasjärvi apud Kiruna, Norda Svedio. Foto: IceHotel/Pobornikova Tsarski Milling

[FORIGITA!: bildo]

Kabano en arbaro ĉe Kolarbyn, 100 km nordokcidente de Stokholmo. Foto: Kolarbyn/Mikaela Larm

[FORIGITA!: bildo]

Hotelo “Spegula Kubo” en arbaro apud Harads en Norda Svedio. Foto: Treehotel Mirrorcube/Fredrik Broman

[FORIGITA!: bildo]

Hotelo Ufogel por kvar personoj apud Lienz en la Alpoj, Orienta Tirolo, Aŭstrio. Foto: Ufogel/Lukas Jungmann.