Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

INTERNACIA KOMERCO

Ĉu ni devas timi TTIP?

Nova kaj preskaŭ sekreta projekto por krei grandan liberan interŝanĝ-zonon inter Usono kaj Eŭropo minacas ŝanĝi la civitanan vivon en la du regionoj. Estos kolizio inter du idearoj: unuflanke la uson-brita, kiu kredas ke senbrida liberalismo plej utilas al la loĝantaro, aliflanke la kontinenteŭropa, kiu emas reguligi la merkaton por eviti ekscesojn.

TTIP estas mallongigo de anglalingva esprimo Transatlantic Trade and Investment Partnership (Transatlantika partnereco pri komerco kaj investo). Ĝia antaŭa, sed ankoraŭ ofte uzata nomo estas TAFTA (Transatlantic Free Trade Area, Transatlantika Liberkomerca Zono).* Estas projekto de Usono kaj de Eŭropa Unio por konstrui grandan liberan interŝanĝ-zonon. Ĝi estas apenaŭ konata de la civitanoj, sed koncernas ĉiujn aspektojn de la vivo: sociaj rajtoj, ekologio, nutraĵo, sano, energio, akvo, kulturo, edukado ktp.

TTIP celas nuligi la restantajn barilojn kiuj malfaciligas komercon inter Usono kaj Eŭropa Unio. Ĉar la dogantarifoj jam estas malaltaj, la vera celo estas forigi aliajn obstaklojn, kiuj ĝis nun protektas la civitanojn. La batalkampo kuŝas inter translandaj firmaoj kaj demokratie elektitaj registaroj. Se la nuna TTIP-projekto realiĝus, la transnaciaj firmaoj povus devigi ĉiujn ŝtatojn ŝanĝi siajn regulojn laŭ la interesoj de la entreprenoj.

Kiel TTIP funkcius?

La principo estas krei liberan kaj ne maljustan konkurencon inter entreprenoj de tiu grandega zono. Teorie, tiu principo estus garantiata per mekanismo de finaranĝo de malkonsentoj inter privataj investantoj kaj ŝtatoj (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement). Laŭ tiu mekanismo, entrepreno kiu opinias ke ĝiaj rajtoj estas limigitaj pro decido de ŝtato povas persekuti tiun ŝtaton. Krome kaj ĉefe, tia konflikto ne estus solvata per procesa proceduro en kortumo, sed pere de internacia arbitracio.

Arbitracio estas rimedo solvi juĝaferojn sen turni sin al la ordinara juĝinstanco. La koncernaj partioj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomatan arbitracianto, kiu respondecos solvi la konflikton. Arbitracio jam estas ofte uzata en internaciaj komercaj konfliktoj, sed sperto de NAFTA (Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento) montras ke, kiam usonaj firmaoj persekutas Kanadon, la usonaj firmaoj pli ofte gajnas; kiam kanadaj firmaoj persekutas Usonon, Usono pli ofte gajnas. Estas malmultaj arbitraciantoj kaj iuj dubas pri ilia sendependeco.

Grava subtenanto de TTIP estas OEKE (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo). Laŭ OEKE-studo, TTIP pligrandigus la malnetan enlandan produkton (MEP) je 3 ĝis 3,5 % en Usono kaj EU, sed aliaj studoj taksas la favoraĵon venontan el TTIP malpli granda, eĉ neglektinda.

Kelkaj eblaj sekvoj

Per TTIP, transnaciaj firmaoj povus decidi pri siaj reguloj pri varoj, servoj kaj investoj. Tio favorus kunfandiĝojn kaj akirojn, ĉefe de malgrandaj entreprenoj. Pri dungiteco kaj laborkondiĉoj, la translandaj firmaoj povus atingi, ke fundamentaj rajtoj de laborantoj estu forigitaj (reguloj pri dungo kaj maldungo, labortempo, malsano, gravedferioj, ktp...).

Povus okazi, ke eŭropaj normoj estas konsiderataj kiel bariloj al libera komerco. Tiel, reguloj pri pesticidoj kaj herbicidoj, genetike modifitaj organismoj (GMO), atesto pri origino protektata (AOP), normigitaj etikedoj kun indiko de origino, viandaĵo kun hormonoj ktp, povus esti atakataj de usonaj firmaoj. Nafto-entreprenoj povus persekuti registarojn por akiri rajton ekspluati skistogasojn en ĉiuj partoj de la TTIP-zono.

Nun akvo kaj energio povas esti liverataj de publikaj aŭ privataj entreprenoj. Se TTIP ekfunkcius, akvaj kaj energiaj firmaoj povus persekuti urbojn kaj ŝtatojn kiuj decidas liveri tiujn servojn nur per publika sistemo, ĉar tio estas barilo al libera konkurenco.

La publiko nepre estu informata

La civitanoj de tempo al tempo legas en sia gazetaro iom pri multlandaj kompanioj kiuj misuzas patentojn aŭ opinias ke eŭropa regularo pri manĝaĵoj estas tro strikta, kaj pri protestoj de manifestaciantoj kontraŭ tio, sed ili ĝenerale ne konscias, ke tio estas eroj de jam delonge okazanta traktado inter Usono kaj EU. Kunago de bone informitaj civitanoj povas influi la finajn decidojn, atendatajn antaŭ la fino de 2015. Multfoje jam en la historio civitanaj agadoj sukcesis haltigi projektojn de nekontrolataj politikistoj kun internaciaj firmaoj.

La novaj Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Parlamento ĉi-rilate havas grandan respondecon, sed eble malgrandan povon. Dum la pasintaj jardekoj, ĉiuj gravaj komercaj novaĵoj, de Amazon ĝis Google, ekestis en Usono kaj surprizatakis Eŭropan Union.

Grupo Esperanto Marsejlo

[FORIGITA!: bildo]

Abundas sloganoj de la kontraŭuloj: “La granda transatlantika merkato ne realiĝas” (france); “Malebligi la transatlantikan liberkomercan interkonsenton (germane).”

* 1Ĉar nur por la angla lingvo jam estas uzataj du mallongigoj, la redaktoro rezignis pri plia mallongigo kaj uzis “TTIP” por ĉi tiu ankoraŭ embria projekto.