Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

INDUSTRIA PRODUKTADO

Pozitiva influo de la refortiĝo

La monda produktado eniris la fazon de stabila kresko post longa periodo de recesio. Ĝi pligrandiĝis je 5,1 %* en la unua kvaronjaro de 2014, la plej alta nivelo de la pasintaj jaroj. Tion montras raporto publikigita de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado.

La nuna kresko povas esti atribuata ĉefe al la pliboniĝanta financa stato de la industrilandoj, speciale en Eŭropo. Tamen la novaperantaj industriaj ekonomioj, escepte de Ĉinio, ĉiam ankoraŭ havas malaltan pliiĝon. Al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de aldonvaloro.

En la unua kvaronjaro de 2014 la volumeno de la industria produktado kreskis je 3,3 % en la industrilandoj kaj je 9,4 % en la evoluantaj kaj novaperantaj industriaj ekonomioj. Tamen, escepte de Ĉinio, la kresko de la produktado en la novaperantaj industriaj ekonomioj estis nur 1,4 %. La industria produktado en Ĉinio ja kreskis je 13,1 %.

La bazo de la kuranta kresko en la industrilandoj grave plivastiĝis. La industria produktado kreskis en ĉiuj branĉoj de la industrio, inkluzive de tiaj tradiciaj sektoroj kiel produktado de nutraĵoj, tekstilo kaj vestoj.

Eksporto el evolulandoj povus pligrandiĝi

La pli alta kresko de la produktado de varoj por longa uzado, ekzemple de hejmaj ekipaĵoj, elektronikaj varoj kaj veturiloj, indikas la kreskantan kredon de la konsumantoj je longdaŭra stabileco.

La produktado de maŝinoj kaj ekipaĵoj kreskis en Kanado je 6,4 %, en Japanio je 17,7 % kaj en Usono je 6 %. Malgraŭ tio la perspektivoj pri kresko de la novaperantaj industriaj ekonomioj restas moderaj. La industria produktado reduktiĝis je 1,8 % en Argentino, je 0,2 % en Brazilo kaj je 1,6 % en Barato. La ĉefaj riskoj por la refortigo de la ekonomioj en tiuj landoj rilatas al la turniĝo de kapitalfluoj kiel ekstera faktoro kaj la kresko de produktadkostoj kiel interna faktoro.

Pligrandiĝo de la eksporto el evolulandoj povus kaŭzi pliigon de ilia industria produktado. En tiu kunteksto la kuranta refortiĝo verŝajne havus pozitivan influon al la monda produktado.

Evgeni Georgiev

* 1Ĉiuj elcentoj komparas la unuan kvaronjaron de 2014 kun la unua de 2013; ili do montras 12-monatan evoluon. Atentu, ke “industria produktado” ne egalas al “malneta enlanda produkto”; ili havas malsamajn kalkulmetodojn.