Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

NUTRADO

Ĉokolado, nia plej kora amiko (sed sen troigo!)

Lastatempe multobliĝis sciencaj artikoloj pri la favora efiko de ĉokolado sur la homa sano. La esploroj venis el pluraj landoj: Francio, Aŭstralio, Italio, Britio. Oni studis la efikon de ĉokolado precipe ĉe la sangocirkula sistemo de homoj kaj konkludis, ke tiu nutraĵo, ŝatata de etuloj kaj ne nur, efektive protektas la angiojn, la koron, la cerbon.

Polifenoloj

Ĉokolado favoras la komplikan kaj delikatan metabolismon de histoj ene de la arterioj kaj samtempe malhelpas la estiĝon de arteriosklerozaj platoj. La sanigaj substancoj ĉeestaj en ĉokolado estas nomataj “polifenoloj”. Kompreneble, ju pli altas la proporcio de nigra ĉokolado en la englutata manĝaĵo, des pli saniga ĉi lasta estas. Laktoĉokolado male perdigas parton de tiu efiko.

Marŝado

Antaŭ nelonge nekutima esploro plenumata en Italio mezuris la marŝokapablon de maljunaj homoj kun malbona sangocirkulado en la gamboj. Montriĝis, ke tiuj pacientoj, kiuj manĝis amaran, puran ĉokoladon du horojn antaŭ la testo, sukcesas marŝi pli longe ol tiuj, kiuj tion ne faris. Englutado de laktoĉokolado ne montris saman rezulton. Ĉi tiu studaĵo ankoraŭ estas provizora, sed medicinaj revuoj jam sciigas pri ĝi.

Proverbo

Rilate al konsumado de ĉokolado, tamen, ĉiuj sciencaj publikaĵoj atentigas, spite al ĝia bongusteco kaj sanigeco, ke oni ne devas troigi: apud polifenoloj ne forgesendas la kvanto de kalorioj kaj sukero, kiujn ĉokolad-tabuletoj kaj similaj frandaĵoj enhavas. Aliflanke, ĉu ne estas jam konata la proverbo, laŭ kiu “ĉio supermezura estas terura”?

Paulo Sergio Viana

[FORIGITA!: bildo]

“Unu ĉokoladaĵo tage tenas la kuraciston fore”, tion opinias ankaŭ tiu ĉi rumana libro.