Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

Milita kampadejo trovita en Karnunto

En la Arkeologia parko Karnunto (Monato 2014/05, p. 16) oni faris novan eltrovon. Post la malkovro de tutmonde unika gladiatora lernejo en 2011 la sciencistoj nun eltrovis sub la ruinoj de antikva vilaĝo ĉe Danubo grandan militan kampadejon. Helpe de grunda radaro la arkeologoj trafis fortikaĵ-fosaĵon en pli profundaj tertavoloj kun areo de 57 600 kvadrataj metroj, egala al ses futbalaj ludejoj.

Por la direktoro de la arkeologia parko, Markus Wachter [vaĥta], tio estas sensacio: “Por ni estas granda paŝo, ke Karnunto ree ricevas tutmonde sian antikvan signifon”, li deklaris. Petra Bohuslav, ekonomia konsilistino de la lando Malsupra Aŭstrio, diris, ke la eltrovo donos gravan turisman kaj ekonomia impulson.

Ĝis la jarfino

Ekde 2012 oni esploras kune kun internaciaj partneroj laŭ komisio de la lando Malsupra Aŭstrio la subteron de Karnunto. Ĉi-lasta estas la plej granda arkeologia tereno en la centra Eŭropo. Preskaŭ la tuta romia urbo, kies areo iam ampleksis pli ol 10 km2, konserviĝis ĝis nun sub la kampoj kaj vinberejoj de Malsupra Aŭstrio.

Oni esploras el la aero kaj surtere la arkeologian kampon. Pli ol ses km2 estis jam prilaboritaj. La grunda radaro ebligas per la uzo de elektromagnetaj ondoj, ke restaĵoj de la romia urbo aperas tridimensie sur la komputila ekrano. Ĝis la jarfino oni prilaboros areon de kvar km2.

Evgeni Georgiev