Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Simbolo de juneco

Kun intereso mi legis la mallongan artikolon Manĝi pomon vere savas homon de Paulo Sérgio Viana (Monato 2014/07, p. 20). Laŭ mia opinio, bone kaj klare verkita artikolo, kiu estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena kaj instrua.

Mi volus rimarkigi, ke miaj geavoj preskaŭ ĉiun tagon vespere manĝis pomon por protekti sian organismon kontraŭ malsanoj. Ili laŭvorte serĉadis vermajn pomojn, ĉar vermoj “vizitas” (pli bone dirite “atakas”) nur sanajn pomojn, kiuj ne estas ĥemie flegitaj dum kultivado.

En Slovakio la pomo estas la simbolo de juneco kaj de natura beleco. En popola kuracado la pomoj helpas kuraci malsanojn de la hepato kaj galveziko. Valorajn servojn faras pomoj ĉe malvarmumo, tuso, laringomalsanoj ktp. La pomo bonege desinfektas la buŝan kavon, kaj varmega kuirita pomsuko kun limono protektas la mukozon kontraŭ mukoj. Memkompreneble nur longdaŭra kaj regula pommanĝado povas havi bonfaran kaj preventan influon por homa korpo.

Julius Hauser

Slovakio