Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La legado de libroj en papera versio, anstataŭ en elektronika, helpas la legantojn eniri pli bone en iliajn intrigojn. Jen la konkludo de freŝa ĉi-rilata esplorado fare de la norvega universitato de Stavanger.
La efektiva — alivorte mane plenumata — foliumado de la paĝoj ebligas pli facile al homoj enmemiĝi en roloj, encerbigi informojn, kompreni detalojn de la teksto kaj, ĝenerale, “vivi” la rakontitajn historiojn; ĉio ĉi ne samnivele okazas, kiam oni dediĉas sin al la legado de ciferecaj verkoj.
Pli specife, personoj, kiuj uzas tabulkomputilojn kaj aliajn elektronikajn ilojn, emas memori malpli bone la kronologian ordon de la priskribitaj faktoj: tion konvinkite asertas la nord-eŭropaj esploristoj.
Havante enmane paper-versiojn de libroj, oni ja perceptas la pliiĝon de la paĝ-nombro unuflanke kaj ĝian paralelan malpliiĝon aliflanke: ĉi tiu “transverŝo”, kiun oni ne konkrete konstatas ĉe ciferecaj eldonoj, helpas la laŭgradan kaj ĝustan enmemorigon de la intrigo (aliokaze, laŭŝajne, nur parte encerbigebla).
Tiu iom kurioza (sed sendube interesa kaj diskutiga) esplora projekto rilatis sepdekon da universitataj studentoj, dividitaj de la fakuloj en du malsamajn legajn grupojn.
Roberto Pigro