Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

“Kanibalismo” — kaj kazinoj

Ĉu kazinoj en Japanio? Jen leĝpropono konsiderata de la japana parlamento. Ke sukcesos la ideo, esperas monavidaj komunumoj, entreprenistoj kaj politikistoj, kiuj — kadre de la ekonomia strategio de la ĉefministro Abe Ŝinzo — volonte invitos kazinon al sia regiono. Se realiĝos la propono, Japanio fariĝos la 11a lando en Azio kun kazinoj.

Subtenantoj de la propono kalkulas, ke 10 kazinoj en la tuta lando havus jaran enspezon de kvar miliardoj da enoj (ĉ. 30 milionoj da eŭroj). Enspezo tia sesoble pli grandus ol tiu de la usona kazino-urbo Las Vegas.

Elsuĉus

Aliflanke kritikantoj argumentas, ke la kazinoj elsuĉus monon el najbaraj komunumoj, kies propraj komercaj entreprenoj suferus. Tiun fenomenon oni nomas “kanibalismo”.

Por eviti enlandan kanibalismon, necesus allogi eksterlandajn klientojn, precipe riĉajn ĉinojn. Sed ĝis 2020 la kazino-merkato en Azio saturiĝos kaj tiam akriĝos konkurenco kun Makao, Singapuro, Koreio ktp.

Tamen plej danĝeras la kreado de vetludmaniuloj. Laŭ la ministerio pri bonfarto kaj laboro troviĝas en Japanio pli ol kvin milionoj da vetludmaniuloj, ĉ. 4,8 % de la plenaĝa loĝantaro (se temas pri viroj, 8,7 %). Ekster Japanio la cifero kuŝas ĉe 1 %.

Tiuj ĉi nombroj tiom altas en Japanio pro facile alirebla vetludo, nome paĉinko. Temas pri vertikala vetaŭtomato kun vitra fronto. La ludanto enŝutas ŝtalajn globetojn kun diametro de 11 mm en la maŝinon, kie estas plantitaj pingloj.

Eligas

La globetoj falas tra la pingloj kaj, se ili eniras en preztruojn, la maŝino eligas pliajn globetojn. La gajnitaj globetoj povas esti interŝanĝitaj kontraŭ premioj kiel kukoj, tabako kaj diversaj aliaj varoj. Poste la ludanto ŝanĝas la varon kontraŭ mono ĉe malproksima ŝanĝejo, kiu surface ne rilatas al paĉinko-salono. Tial paĉinko oficiale ne estas vetludo.

En 2012 pli ol 11 milionoj da homoj ludis en 11 178 paĉinko-salonoj, kiuj enspezis pli ol 19 miliardojn da enoj. Ĉi tiu sumo superas tiun de kazinoj en aliaj 140 landoj en la mondo.

Nun timas kleruloj, ke la enkonduko de kazinoj en Japanion sendube naskos novajn vetludmaniulojn — aldone al la jam ekzistantaj paĉinko-maniuloj.

Isikawa Takasi