Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dankante s-ron Paulo Sérgio Viana pro lia faka kaj interesa artikolo sub la titolo Ĉokolado, nia plej kora amiko (sed sen troigo!) (Monato 2014/08-09, p. 28), mi volas aldoni, ke la slovaka ĉokolado Lyra mandala akiris en aŭgusto ĉi-jara oran stelon ĉe la plej granda konkurso Great Taste Awards 2014 en Londono.
La ora ĉokolado havas esceptan guston, estas iomete pli acida, havas frapajn fruktajn kaj florajn gustojn. Ĝi estas produktata el kakafaboj de la kakaujoj kriolo kaj trinitario, importitaj el Kolombio. La oran stelon akiris ĉokolado ŝutkovrita per fruktoj sekigitaj per frosto. Ĉokoladamantoj povas trovi pliajn informojn ankaŭ per slovaka Interreto (http://lyrachocolate.com/).
Julius Hauser
Slovakio