Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

La manto

En la decembra numero de 1997 aperis mia recenzo pri la romano “La manto”, pseŭdonime verkita de Paula Mährti. En tiu recenzo, por krei sensacion kaj “agiti la merkaton”, mi ŝajnigis aŭ subkomprenigis, ke la romanon verkis Perla Martinelli. Nun mi deklaras, ke mi tamen eksciis el fidinda fonto (la eldonisto mem) la veran identecon de la aŭtoro (Aldo de’ Giorgi) jam antaŭ ol mi ekverkis la recenzon. Mian agon oni do nepre taksu malhonesta kaj fia. Pro tio mi publike petas pardonon de Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj ĉiuj ceteraj personoj, kiujn mi ofendis aŭ alie suferigis per tia friponaĵo. Mi krome petas, ke la redakcio forviŝu tian tekston el sia retejo, se tio eblas, aŭ ke almenaŭ vi publikigu sub ĝi la nunan leteron. Mi ankaŭ malpermesas al iu ajn enpreni tian tekston en antologiojn, krestomatiojn ks, ĉar mi tute forkonfesas kaj malagnoskas ĝin.

Gonçalo Neves

Portugalio