Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

Kien nun?

La referenduma demando “Ĉu Skotlando estu sendependa lando?” estis respondita nee, per 55 % kontraŭ 45 % jese, kun preskaŭ senprecedenca partopreno de 85 % de la voĉdonrajtigitoj. Tuj poste Alex Salmond [aleks samond], la skota ĉefministro, anoncis sian demision post 25-jara kariero ĉe la pinto de la skota politika vivo.

Dum la kampanjo, li nomis la referendumon “eblo unufoja en generacio, eble unufoja en la vivo”.

Do, ĉu nun definitiva malvenko, kaj fino al la demando? Verŝajne ne.

Estis sentebla turnopunkto du semajnojn antaŭ la baloto, Tiam, diskutinte kun la tri ĉefaj britaj partioj, la eksĉefministro Gordon Brown [godn braŭn], de la opozicia Laborista Partio, anoncis novajn potencojn por la skota parlamento. Li asertis, ke nee voĉdoni liveros gravajn ŝanĝojn, kun interkonsentita tempoplano “pli rapide kaj sekure” ol jese voĉdoni por sendependigo.

Tiu interveno kredeble venis kiel panika reago al kreskanta subteno por “jes”. Ĝis tiu ĉi punkto la konstanta malfavora, timiga kampanjo pri la valuto, la ekonomio, EU, pensioj, la neantaŭdireblo de nafto ktp, ŝajne sukcesis sufiĉe bremsi la entuziasmon por sendependiĝo.

Poste tamen, en la demisia parolado de Salmond, venis la novaĵo, ke la nuna brita ĉefministro David Cameron [dejvd kamron] diris al Salmond, ke li ne povas garantii, ke la brita parlamento pritraktos la leĝaron pri novaj potencoj laŭ la tempoplano promesita de Brown.

Alvenis ankaŭ disputoj inter kaj ene de la britaj partioj pri aldonaj klaŭzoj proponitaj rilate la ceterajn partojn de Britio, kio metas demandosignon super la tutan ideon dum periodo sufiĉe longa — io, kio malkontentigos skotojn.

Do, kian reagon oni povas atendi responde al tiu prokrasto? Dum la kampanjo la entuziasmaj subtenantoj de “jes” estis ĉie videblaj surstrate kaj ĉe la pordoj, inter junaj homoj, artistoj, laboristoj kaj senlaboruloj, en sociaj medioj, en lernejoj, kaj inter kampanjantoj pri aliaj aferoj. Se oni juĝu laŭ la nombro da afiŝoj en la fenestroj, “jes” senprobleme venkus. Tio ne okazis, precipe pro la timemo de maljunaj homoj, pretaj akcepti la kompromison de Brown.

Salmond en sia adiaŭo laŭdis la “energian aktivismon de la dekmiloj da homoj, kiuj, mi emas antaŭdiri, rifuzos humile sin retiri en la ombrojn de politiko”. Li nomis ilin “la veraj gardistoj de progreso”.

Efektive, precize tio, kion antaŭdiris Salmond, jam okazas. En la 72 horoj post la balotrezulto, la ĉefa sendependisma partio, la centre-maldekstra Skota Nacia Partio (SNP), registris pli ol 11 000 novajn membrojn, kreskon de 40 %.

Ĝiaj malpli grandaj aliancanoj en la Skota Verda Partio kaj la maldekstra Skota Socialista Partio registris ankaŭ subitan kreskon, igante la verdulojn nun laŭ membroombro kompareblaj kun tiu de la brita Laborista Partio en Skotlando, el kies membroj parto disidente kampanjis por "Jes" kiel Laboristaro por Sendependigo, kaj nun publike metas fotojn de siaj disŝiritaj partibiletoj en Fejsbukon. Senpartiaj sendependistoj kaj eĉ parlamentanoj de SNP priparolas Skotlandan Aliancon por la venontjara tut-britia baloto, por maksimumigi la reprezentadon de sendependismaj partioj el Skotlando en la londona parlamento. Iuj eĉ parolas pri la ebleco de mandato por unuflanka deklaro de sendependigo en 2015 aŭ 2016, kaj jam aperis la tvitera kradvorto #indy2. Ne kvietiĝis la temo de skota sendependiĝo.

Ed Robertson