Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Aĉetunto, atentu!

La vendisto, tre ĉarma, disradiis fidon kaj optimismon. “Jen, gesinjoroj, la nova hejmo, kiun mi planas por vi. Tie vi vivos kiel kukoj en butero, riĉe kaj sekure kaj libere. Ne plu servutuloj vi estos, servutuloj de pli potenca najbaro, sed fine mastroj, suverenoj, en via propra domo. Do aĉetu, nepre aĉetu!”

Ekjubilis la homoj. “Jes, ja,” ili kriis. “Do montru al ni, por ke ni mem vidu!”

“Nu,” agnoskis la vendisto. “La domo ankoraŭ ne estas konstruita. Efektive, pro la najbaroj, ruzaj, ĉikanemaj, kun riĉaj amikoj, damnu la poltronojn, ne tute certas, kiom da ĉambroj ĝi havos, kaj kiom granda estos la ĝardeno, se entute ĝi havos. Tamen mi certigas al vi ... oj! Gesinjoroj ... ne forkuru ...!”

Tamen jes forkuris, referendume, aĉetuntoj de la nova, sendependa skota hejmo proponata de la vendisto Alex Salmond [aleks samond], estro de la Skota Nacia Partio kaj la unua ministro en la skota parlamento. Memevidente ili forkuris: kiu aĉetus domon surbaze de planoj neniel firme fiksitaj kaj, ĉu ĝuste, ĉu malĝuste, diversflanke kritikataj?

Kompatinda Salmond, kiu sincere kredis je sendependa Skotlando — la tria plej riĉa regiono de la Unuiĝinta Regno kaj laŭ ekonomikistoj plene kapabla ĝui prosperan memekziston ekster Anglio, Kimrio kaj Norda Irlando. Kompatinda, ĉar anstataŭ atendi, kaj trovi definitivajn respondojn al la multaj demandoj kirliĝantaj ĉirkaŭ sendependigo, li “vendis” fine pli da promesoj ol da faktoj.

Ekzemple: Salmond asertis, ke sendependa Skotlando daŭre uzos la britan pundon. La londona registaro diris, ke ne. Salmond asertis, ke sendependa Skotlando facile membriĝos en Eŭropa Unio, ĉar la union ĝi neniam estos forlasinta. EU diris, ke nepros novnacie peti aliĝon. Salmond asertis, ke sendependa Skotlando finance stabilos pro ekvivalento de 24 miliardoj da bareloj da nafto sub la Norda Maro. Edinburga energio-konsilista firmao diris, ke temas nur pri 15 miliardoj. Kaj tiel konfuzante, kontraŭdire, plu.

Tiel bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj kaj aliaj propagandiloj. Memorigis la referendumo-kampanjo pri la tranĉeoj de la unua mondomilito. Kun eta diferenco: avancis iom post iom la fortoj de sendependigo.

Ĝis, tamen, opinio-sondado du semajnojn antaŭ la referendumo sugestis venkon por la sendependiga movado. Tuj la londona politika establo, konsternite, mobilizis siajn grandajn kanonojn. Dubojn kaj necertecon ili pafis, samtempe promesante eĉ pli da memdeterminado al regiono jam dorlotata (kompare kun anglaj regionoj ekster Londono). Ne forgesendas, ke skotoj disponas pri propra parlamento (angloj ne) kaj, danke ĉefe al subvencioj el Londono, pri nacia prokapa enspezo ĉ. 2000 eŭrojn pli alta ol en Anglio. Cetere skotaj deputitoj en la brita parlamento rajtas voĉdoni pri anglaj aferoj; anglaj deputitoj ne pri skotaj.

Diskuteblas, kiel, eĉ ĉu, la antaŭreferendumaj promesoj al skotoj (ekzemple la povo mem fiksi impostojn) realiĝos. Jam tagojn post la rezulto ekkverelis la politikistoj pri la programo kaj horaro. Tamen ne ĉio estas perdita. La 45 % de la skotoj, kiuj diris “jes” al Skotlando, implicite “ne” al la hegemonio de Londono, parolis por ĉiuj britoj en neglektataj regionoj ekster la ĉefurbo. Ili klare mesaĝis, ke britoj ne plu toleros regadon de riĉa, aroganta, indiferenta politika kliko en Londono.

Jam, do, leviĝas voĉoj favore al pli da ekvilibro en la mastrumado de la diversaj partoj de la Unuiĝinta Regno. Menciitaj estas angla asembleo aŭ eĉ regionaj parlamentoj kun skotsimilaj povoj. Se, rezulte, eĉ en la konservativa Britio, elfluos povoj el centrisma Londono al la regionoj, la ŝajna malvenko de la skotaj jesuloj fariĝos efektive venko. Tamen estu la popolo, kiu kampanje, manifestacie, balote, prie insistu. Politikistoj per si mem ne faros.

Do eble ne vane kampanjis Alex Salmond. Klare, erarojn li faris. Anstataŭ intertrakti kun EU, la brita registaro, industriistoj kaj aliaj, por ekscii, interkonsente, kio eblos, kio ne, kiel precize aspektos lia nova sendependa hejmo, Salmond hastis al referendumo, apelaciante al koroj, ne kapoj. Ne surprize, ke reagis skotoj laŭ maksimo caveat emptor: aĉetunto, atentu!

Sendependistoj en Katalunio kaj aliloke, notu. Ne gravas fina, referenduma demando, sed respondoj malfermaj kaj neambiguaj al la ja pli gravaj, kaj antaŭreferendumaj, demandoj.

Paul Gubbins