Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SPORTO

Monumento olimpika

Kvin granitaj rulŝtonoj, inter kiuj brulas fajro, aranĝitaj kiel olimpikaj ringoj en horizontala pozicio — jen, en la urbo Martin, ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo, la unua monumento de slovakaj olimpikaj sportistoj.

La piedestalo de la monumento estas kovrita per dekoj da anonimaj vizitkartoj, kiuj simbolas loĝantojn de Slovakio. Inter la kartoj estas oraj, arĝentaj kaj bronzaj tabuletoj kun nomoj de slovakaj olimpikaj sportistoj. Legeblas 79 nomoj, kiuj dum olimpikaj ludoj ekde 1896 gajnis medalojn.

Kiel diris en sia parolado la prezidanto de la slovaka olimpika komitato František Chmelár [frantiŝek ĥmelar], Slovakio havas ses medalojn el la periodo de Aŭstrio-Hungario, 53 de la iama Ĉeĥoslovakio kaj 20 de la sendependa Slovakio.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

La olimpika monumento en la urbo Martin estis solene inaŭgurita la 16an de oktobro 2014. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

Ora tabuleto kun la nomo de slovaka olimpika sportisto: Alexander Prokopp, pafado, 1912, ora medalo, Aŭstrio-Hungario. Foto: SONA HAUSEROVA