Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Separismo — glate, ne glave

En septembro skotoj referendume decidis resti en la Unuiĝinta Reĝolando. Subtenantoj de sendependa Skotlando rikoltis 45 % de la voĉoj: kontraŭuloj, kiuj celis reteni politikajn kaj ekonomiajn ligojn kun Britio, 55 %. Tamen malgraŭ rezulto ŝajne favora al unuiĝinta ŝtato, ne malaperos la demando pri sendependa Skotlando.

En la semajno post la referendumo, duobliĝis la membraro de la Skota Nacia Partio kaj triobliĝis tiu de la ekologia Skota Verda Partio. Kun skotaj socialistoj, tiuj partioj ankoraŭ postulas sendependigon. Ankaŭ aliaj premgrupoj, ekzemple la 45-Movado (spegulanta la nombron de voĉoj por sendependigo) kaj Papilia Ribelo, daŭrigas la kampanjon.

Neŭtralaj

Ili volas, ke okazu freŝa referendumo kontrolata de neŭtralaj internaciaj observantoj. Aliflanke, la nova estrino de la Skota Nacia Partio, Nicola Sturgeon [nikola sturgn], timas, ke baldaŭa referendumo nova dividos ŝian partion. Skotlando do restas en stato de fermenta necerteco.

La sendependigan kampanjon en Skotlando sekvis kun intereso observantoj el ekz. Flandrio, Francio, Katalunio kaj eĉ Novgvineo.

Kruela

Evidentas, ke en multaj partoj de la mondo malmultnombra popolo regata de multnombra popolo celas liberecon. Sed ne plu akcepteblas, ke sendependigo realiĝu per armiloj kaj gerilismo. Irlando sendependiĝis nur post sanga batalado, sekvata de kruela civila milito: tio tamen ne ripetiĝu. Oni rememoru la tragikajn okazojn dum la balkanaj intermilitoj.

Tiu, kiu interesiĝas pri separismo, legu The Breakdown of Nations (La disrompo de nacioj) de la aŭstra ekonomikisto Leopold Kohr. Li argumentas, ke tro grandaj ŝtatoj, instancoj kaj institucioj kaŭzas ekonomian mizeron. Li atentigas, ke la plej prosperaj, feliĉaj kaj pacemaj landoj ĝenerale malgrandas.

Garvan Makaj’