Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Monumente tra la pasinteco

Komentas la aŭtoro: “Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis la barbaran rilaton de kelkaj personoj al plurjare starantaj monumentoj. Antaŭ nelonge ankaŭ en mia urbo — Ĥarkivo, Ukrainio — oni faligis monumenton al Lenin, kiu jardekojn staris en la urbocentro, sur unu el la plej grandaj placoj en Eŭropo.” Jen reago ...

Komence de la 20a jarcento

Mi naskiĝis en 1870, poste, kiel preskaŭ ĉiuj, mi lernis en lernejo, universitato. Mi ekinteresiĝis pri politiko kaj decidis laŭpove helpi al homoj inde vivi, ne ekzisti. Tiel mi venis al revoluciaj personoj. Tiuj al mi plaĉis. Kaj poiomete mi ilin ekgvidis.

Poste sekvis vojaĝoj, ĉu en Siberion, ĉu en eksterlandon, kie mi loĝis, verkante kaj gvidante landan revolucian movadon. Verkado ... Mi senĉese verkis. Verkis mi miajn pensojn — kiel mi vidas la estontan vivon, kio necesas por tion realigi. Evidentiĝis, ke mia verkaro fariĝis plurvoluma, kaj ke laŭ decido de landaj partiaj oficialuloj ĉiu studu miajn verkojn.

Venis la revolucio. Eble mi mem ne estis certa pri la rezulto, tamen ni, la popolo, simplaj laboristoj kaj kamparanoj, venkis. Venis tempo por konstrui novan ŝtaton. Ne ĉiuj komprenis miajn dezirojn, ne ĉiuj ilin subtenis. Tiel okazis atencoj, mi eĉ estis vundita. Tiel ĝis 1924, kiam mi mortis.

Meze de la 20a jarcento

Kredeble mi faris multon por la lando. Posteuloj konstruigis por mi maŭzoleon kaj metis min tien. Senĉese oni komencis konstrui honore al mi monumentojn. Rigardante desupre, mi rimarkis, ke en diversaj anguloj de la lando mi (pli ĝuste la monumentoj) malsame aspektas. En Kaŭkazio mi havas trajtojn de kaŭkazdevena homo, en Mez-Azio mi aspektas kiel aziano.

Mi kredis, ke oni ne vane honorigis min, kaj ke tio longe daŭros. Mi vidis ankaŭ, ke oni honorigis aliajn: ĉu vere ili tion meritas? En 1953 apud mi en la maŭzoleon en Moskvo oni metis iun, kiun mi, mole dirante, ne ŝatis, ne estimis: Josif Stalin. Mi estis devigita kuŝi apud li longajn ok jarojn. Fine oni korektis ĉi tiun “eraron”, kaj mi restis denove sola en mia “doko”.

Fine de la 20a jarcento

Pli ol 70 jarojn daŭris socialisma reĝimo. Mi pensis, ke tiel eterne estos. Sed jen al la povo venis relative juna kaj ambicia persono, kiu komencis “renovigi” la socion, anonci liberan esprimon de propraj pensoj kaj opinioj, do glasnost.

Sed ankaŭ tio ne al multaj plaĉis. En 1991, danke al la provo de supre estantaj apuduloj faligi la reĝimon, la lando, kiun mi komencis unuigi, vastigi, plene disfalis. Anstataŭe aperis sendependaj ŝtatoj, kiuj ekzistis kiel respublikoj.

Sed ne tio min teruris. Kiu venis al la povo? Evidentiĝis, ke gvidantajn rolojn prenas tiuj, kiuj laŭ mi tute ne kapablas.

Rezulte ĉie tra la lando (kompreneble nun temas pri la pasinta periodo, pri la granda lando, granda imperio) oni detruas monumentojn, kiujn oni konstruis honore al mi, same al aliaj miaj kunlaborintoj.

Kaj mi konstante volas demandi, ĉu la aŭtoroj de tiuj monumentoj kulpas, ke miaj “kolegoj” kaj mi ne plaĉas al tiuj barbaroj. Alimaniere mi ilin ne povas nomi.

Dmitrij Cibulevskij

[FORIGITA!: bildo]

La iama Lenin-monumento en Ĥarkivo, Ukrainio. “Vandaloj”, laŭ la opinio de la aŭtoro de la artikolo, kiuj faligas monumentojn tiajn, malhonorigas “heroojn” de la pasinteco.