Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Naŭza novelo

Honestadire, kvankam mi ĝenerale tre aprezas la enhavon de Monato, en la ĵusa oktobra (p. 23-24) mi devis min perforti por voĉlegi la tekston pri taŭrobatalo. Ĝi komplete naŭzis min. Kvankam stile tute en ordo, ĝi enhave montris tian malrespekton al mortkondamnita besto, ke mi havas nur unu kvalifikon: naŭza! Vi ja ankaŭ ne publikigus artikolon bele skribitan de faŝisto, kial do de tiel murdema tendenco?

Rob Moerbeek

Nederlando