Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kion pensi pri eta lando, kiu enspezas multegan monon pro la fakto, ke oni senĝene allogas entreprenojn, kreante por ili specialajn individuajn “impostajn ŝparmodelojn”, eĉ se tiuj entreprenoj agas kaj perlaboras gajnon ĉefe en aliaj landoj, kie ili preskaŭ nenian imposton pagas?
Nu, vi verŝajne parolas pri senĝena kaj maldeca “parazito”, kiu certe per propraj fortoj ne povus pagi siajn altajn salajrojn al siaj enlandaj instruistoj aŭ oficistoj. Nun riveliĝis do — pro bona, preciza enketa ĵurnalismo — la vero, kaj, tute prave, la mondo protestas.
Fine estas nun la unika ŝanco krei akcepteblan, pli honestan kaj pli justan eŭropan, eventuale eĉ mondan solvon por tiu problemo de evidenta maljusteco. Kaj mi certas, ke nia luksemburga eksŝtatministro Jean-Claude Juncker [ĵoklód junker] kaptos tiun okazon por postuli kaj fine kunkrei pli justajn impostajn kondiĉojn tutmondajn. Tio certe tute ĝenerale ankaŭ kredindigos la komunan eŭropan politikon tiom necesan!
Albert Wickler
Luksemburgo