Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Duobla diasporo

Legante la publikigitan version de mia artikolo pri la referendumo en Skotlando (Monato 2014/11), mi konstatis, kun granda surprizo — kaj iom da konsterno —, ke iu redaktoro transloĝigis min, kaj supozeble mian ŝokitan edzinon al Norda Irlando. Kvankam ni havas bonajn geamikojn en tiu teritorio, ĝi estas la lasta loko en la mondo, kie ni iam intencis loĝi. Nia aktuala hejmo troviĝas en la Irlanda Respubliko. Kiel konvinkitaj apogantoj de la respublika politika sistemo, ni antaŭ longe decidis resti ĉi tie ĝis la tago, kiam Skotlando iĝos libera, sendependa respubliko. Parenteze, ni ambaŭ estas anoj de la daŭre kreskanta Skota Nacia Partio.

Garbhan MacAiodh

Irlanda Respubliko