Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kubo esperas havi en 2015 preventan vakcinon kontraŭ ĥolero kaj pneŭmokoko, kaj aldona vakcino (ĉi-lasta, laŭdire, pli efika ol interferono) estas elpretigata kontraŭ la B-tipa hepatito. Ĉiu el la menciitaj estas kreita de la entreprena grupo BioCubaFarma.
La kontraŭĥolera vakcino, nun ankoraŭ klinike testata, estos registrita ĉi-jare kaj, post tio, komenciĝos ĝia grandskala uzado. Ĝi povos eventuale esti disponigita ankaŭ al la Monda Organizaĵo pri Sano. La kontraŭpneŭmokoka vakcino efikos kontraŭ ĝis sep malsamaj tipoj, kaj verŝajne en 2015 oni komencos ĝin inokuli al infanoj aĝaj inter unu kaj kvin jarojn.
Kubo krome prezentis novan vakcinon kontraŭ la tiel nomata “porka febro” dum la pasintdecembra kongreso, kies titolo estis Biotecnología Habana 2014. La vakcino estis kreita de la fako pri besta biotekniko de la loka Centro pri Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko. Oni esperas fini ĉi-jare la fazon de ĝia klinika testado, disvastigi ĝian uzadon kaj samtempe ellabori planon, kies celo estos la neniigo de la malsano en la tuta centramerika lando.
Alberto García Fumero
estas korespondanto de Monato en Kubo