Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Rumanio post 25 jaroj

Pasis kvaronjarcento post la t.n. revolucio (reĝimŝanĝo) en Rumanio, kaj oni povas pripensi la bonajn kaj la malbonajn ŝanĝojn en la vivo de la plimulto.

Eble pli multnombras la bonaj ŝanĝoj. Oni povas aĉeti ĉion en plenplenaj vendejoj (se oni havas monon). Oni povas rigardi multajn televidajn kanalojn (filmojn plenajn de agresemo kaj seksumado). Oni povas legi ĉiuspecajn gazetojn kun ĉiuspecaj opinioj, oni havas Interreton; en sociaj retejoj oni povas esprimi opiniojn (ankaŭ trompi aliajn homojn, ŝteli monon helpe de Interreto).

Krome oni rajtas manifestacii eĉ kontraŭ la registaro (rezulto malcerta). Gejunuloj povas lerni eksterlande, se ili havas riĉajn gepatrojn. Sed ankaŭ la gefiloj de malriĉuloj povas lerni en itala, franca aŭ brita lernejo, se ili estas kun gepatroj, kiuj laboras en la koncernaj landoj.

En Rumanio post la reĝimŝanĝo la plej multaj fabrikoj estis privatigitaj aŭ fermitaj: tiel miloj da laboristoj perdis siajn laborlokojn. Gejunuloj iras eksterlanden por labori (aŭ almozpeti, ĉefe ne bone edukitaj romaoj). Homoj pli ol 40-jaraĝaj, kiuj ne trovas laboron, vivtenas sin mizere per ŝtata monhelpo kaj per okazaj taglaboroj, se ili ne trovas eksterlande sezonan laboron, ekzemple en agrikulturo.

Ne pasas monato sen tragika novaĵo en la televido. En Italio, kie laboras miloj da rumanoj, estas murdita virino, kiu havas infanojn en Rumanio. Sed en preskaŭ ĉiuj landoj, ne nur Italio, kie vivas rumanoj, okazas murdoj. La viktimo ofte estas virino, patrino.

Laŭ statistiko ekzistas en Rumanio nuntempe ĉirkaŭ 350 000 infanoj “postlasitaj” pro eksterlande laborantaj gepatroj. Aliaj 400 000 infanoj spertis aŭ spertas dum pli-malpli longa tempo la foreston de eksterlandaj gepatroj. Al tiuj infanoj ne mankas materiaj bonoj: la gepatroj sendas monon, donacojn, parolas kun la idoj per Skajpo, sed mankas la ĉeesto gepatra.

Multaj postrestantaj infanoj estas prizorgataj de avino aŭ alia parenco. Iuj estas solaj, aliaj en institucioj. Laŭ opinio-esploroj, ĉirkaŭ duono de la gelernantoj post la fino de la studjaroj deziras eksterlande labori.

Kion do faris la novaj politikistoj, kiuj ekregis post la ekzekuto de la geedzoj Ceaușescu? Ekaperis post la reĝimŝanĝo klaso de riĉeguloj, el kiuj kelkaj nun estas arestitaj pro korupto, dum pligrandiĝis la nombro de malriĉuloj.

Antaŭ 25 jaroj ĉiu havis sekuran laborlokon kaj iamaniere vivis, eĉ se malriĉe, en malbone hejtataj, malbone lumigataj domblokoj. Oni vojaĝis per malpuraj, plenplenaj aŭtobusoj, spektis televidon tage nur du horojn, ne rajtis esprimi malkontenton pro vivkondiĉoj, pro manko de libereco. Estis malfacile akiri pasporton por vojaĝi eksterlanden, kaj eĉ tiam precipe nur en t.n. “socialismajn” landojn.

Ne estas dezirinde reveni al tia epoko, sed tamen ... Kaj nun, post la prezidantiĝo de Klaus Iohannis (Monato 2015/1, p. 6), la popolo de Rumanio komencis denove esperi pri bonaj ŝanĝoj (eĉ se la lastan fojon mortis la espero).

Lenke Szász

korespondantino de Monato en Rumanio

[FORIGITA!: bildo]

Luksaj butikoj en Bukareŝto. Sed multaj homoj vivas mizere per ŝtata monhelpo kaj ne povas permesi al si la luksaĵojn. Foto: PAŬL PEERAERTS

[FORIGITA!: bildo]

“Monument istoric”, historia monumento en la malnova parto de Bukareŝto. Mono por protekti la monumenton ne estas. Foto: PAŬL PEERAERTS

[FORIGITA!: bildo]

25 jaroj post la diktaturo Rumanio ankoraŭ estas malriĉega lando. Foto: PAŬL PEERAERTS