Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

HOMAJ RAJTOJ

Kreskas infano-komercado

Pli ol du miliardoj da homoj ne estas adekvate protektataj de sia landa leĝaro kontraŭ homkomercado, laŭ raporto de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC). Krome maltrankviligas la eta kvanto de krimuloj kondamnitaj pro homkomercado.

La raporto, prezentita en Vieno, montras, ke unu el tri viktimoj de homkomercado estas infano — pliiĝo de 5 % kompare kun la periodo 2007-2010. Knabinoj konsistigas du el ĉiuj tri infanaj viktimoj kaj, kune kun virinoj, ili konsistigas 70 % de ĉiuj viktimoj.

Laŭ Jurij Fedotov, la direktoro de UNODC: “Bedaŭrinde la raporto montras, ke en la mondo ne estas loko, kie infanoj, virinoj kaj viroj trovas sin sekuraj kontraŭ homkomercado.” Cetere la oficialaj donitaĵoj, kiujn komunikis la landaj aŭtoritatoj, malkaŝas la fakton, ke verŝajne la skalo de moderna sklaveco estas multe pli granda.

Ekspluatataj

Ekzistas tra la mondo regionaj diferencoj. Viktimoj en Eŭropo kaj Centra Azio estas ĉefe virinoj sekse ekspluatataj, dum en Orienta Azio kaj la pacifika regiono temas pri laboro deviga. La plimulto de la fluoj de homkomercado estas interregiona: pli ol ses el 10 viktimoj transiras almenaŭ unu ŝtatan limon.

La raporto emfazas la senpunecon, kiu kiel antaŭe restas serioza problemo: 40 % de la landoj registris malmultajn aŭ neniujn kondamnitajn krimulojn. Laŭ Fedotov: “Eĉ se la plimulto de la landoj krimigus homkomercadon, restus multaj homoj en landoj, kiuj ne plenumas internaciajn normojn por certigi protekton.”

Li aldonis: “Tio estas ŝanĝenda. Ĉiu lando devas akcepti la UN-konvencion kontraŭ translima krimeco kaj dediĉi sin al la plenumo de ĝiaj klaŭzoj.”

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Vieno