Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ĜIHADO

Kalaŝnikovoj kaj koranoj

Almenaŭ 200 junaj islamanoj el Albanio, Kosovo kaj Makedonio iris militi en Sirio. Kelkdeko da ili jam estas mortigitaj.

La registaroj komencis interesiĝi pri la militistoj jam en 2013. Tiam estis arestitaj kelkaj ekstremistoj. En 2014 la parlamentoj aprobis leĝon, kiu malpermesis propagandi kaj partopreni ĝihadon en Sirio. Pluraj ĝihadistoj revenis al sia patrujo.

Albana reveninto raportis, kiel li veturis al Istanbulo kaj tie pagis 80 eŭrojn por busi al la landlima urbo Rehanlia. Tie, en regiono malsevere kontrolata, eblis senprobleme transpasi la falintajn pikdratojn.

Spionoj

La ĝihadistoj celis la urbon Alepo, antaŭ ol iri al la fronto. Tamen necesis atendi, ĉar la teroristoj, timante spionojn, rigore kontrolis la identecon, inkluzive de la pasporto, de la volontuloj.

Sekvis trejnado, konsistanta el studado de Korano kaj uzado de kalaŝnikovoj. Poste la albanoj militis kun Alkaido-grupo, aŭ kun turka ekstremisma grupo Murat Gezenler.

Ili nun militas kune kun trupoj de la tiel nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS aŭ IS).

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio