Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ni emfazu la komunajn ecojn

Dankon al ĉiofaranto Mireille Grosjean pro la klariga artikolo (Monato 2015/01, p. 9) pri Svislando. Tamen iritas min la ĉiama emfazo pri la diferenco inter latindevenaj kaj germandevenaj kulturoj, emfazo kiu nutras la kreskantajn naciismajn tendencojn en nia socio. Unue, inter kulturoj (kaj aliaj fenomenoj) neniam ekzistas nigrablanka aparteco. Temas ĉiam pri laŭpaŝa transiro. Due, ju pli oni emfazas tiun limon des pli kreskos la abismo inter ambaŭ. Mi preferas emfazi la komunajn “neŭtrale homajn” ecojn de ĉiu kulturo.

Piet Glorieux

Belgio