Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Malkontentaj brazilanoj

En la artikolo Post venko — dialogo (Monato 2014/12, p. 9), kiu komentas la venkon de Dilma Rousseff, la aŭtoro diras, ke la koalicio de la reganta “Partio de la Laboristoj” prezentis pozitivajn 12-jarajn atingojn, favore al la brazila popolo, sed la konservativaj amaskomunikiloj malavare subtenis la moralisman tezon de la opozicio, kontraŭ la prezidantino Dilma kaj kontraŭ la eksprezidanto Lula.

La problemo estas, ke la “Partio de la Laboristoj” (la partio de Dilma kaj Lula) estas implikita ĝisoste en diversaj koruptaj skandaloj, eĉ en la plej granda brazila entrepreno “Petrobras”, kaj la amaskomunikiloj nur faras sian rolon, t.e. denunci tiujn koruptaĵojn. Laŭ esploroj, Dilma kaj Lula konis tiujn koruptaĵojn, sed ili asertas la malon. Lula eĉ diris ke “nenio okazis”. Tial, kvankam Dilma estas reelektita, multaj brazilanoj estas malkontentaj pri la aktuala registaro en Brazilo, kaj pri la aktuala prezidantino.

Rogério Guttierres

Brazilo