Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Konvertiĝo?

Iom mirigite mi konstatas, ke Ipfelkofer en Ne interveni signifas ne solvi (Monato 2014/12, p. 11) ne iel senkulpigas la rigoran islamisman fervoron de IS-batalantoj en la konkeritaj teritorioj kaj eĉ koncedas, ke “Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio”. Mi memoras, ke la aŭtoro en antaŭaj kontribuoj kompreneme kaj konsente jesis la aktualan enkultur-ig/-iĝon de orientaj vivmanieroj en meza Eŭropo. Sed fronte al radikalaj islamismaj junuloj kun eŭropaj pasportoj vojaĝantaj en la “sanktan militon” kaj sangomakulite revenantaj al Rejno, Sejno kaj Tamizo, li evidente fariĝis pli prudenta.

La dua parto de la artikolo provas komprenigi la diversajn interpretojn de la nocio ĝihado en Korano. Sed tio jam estus alia artikolo, prefere skribota de fakulo. Se ĉiuj homoj jam estus adoptintaj la konsilon de Hillel, transdonitan de L. L. Zamenhof en lia homaranismo (“Kion vi ne volas, tion ne faru al aliulo”), tiam la mondo ne plu devus diskuti pri interpretadoj de diversaj “sanktaj skriboj” kaj ties transformadoj en realan vivon.

Franz-Georg Rössler

Germanio