Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Eternaj demandoj el rubkamiono

Kelkajn tagojn antaŭ kristnasko pereis en Glasgovo, Skotlando, ses butikumantoj, kiam rubkamiono, kies ŝoforo kredeble kolapsis ĉe la stirilo, suriris trotuaron, renversis kiel keglojn siajn viktimojn kaj, veturinte kelkcent metrojn, fine haltis kontraŭ muro de hotelo.

Tiel, ene de sekundoj, mortis geavoj kaj ilia nepino, plus 29-jaraĝa instruistino kaj du virinoj iom pli ol 50-jaraĝaj. Vundiĝis ankaŭ dekopo da aliaj homoj.

Sendube tragedio, kiu ekster Britio meritis maksimume du-tri frazojn en interna paĝo de gazeto aŭ, eble, ĉar kristnasko kaj do “sennovaĵa” periodo, duonminuton kiel piednoton en televida bulteno. Tutcerte, eĉ se vi ja flanke informiĝis pri la akcidento, vi tuj ĝin forgesis.

Evidente, ĉar la viktimoj estis skotoj. Viaj samnacianoj tiam ne butikumis en Glasgovo, do ne tie viktimiĝis. Tial la amaskomunikiloj en via lando nur flanke, se entute, priraportis.

Jen bizara, sed ĝis difinita grado komprenebla afero, ke ies tragedio fariĝas via kuriozaĵo. Komprenebla, ĉar la homa menso ne povas kapti, la homa koro ne povas enteni, la tragediojn, kiuj nin ĉirkaŭas. Eĉ en t.n. internacia epoko, ni emas ankoraŭ nacie pensi.

Esceptojn prezentas mondskuaj eventoj, kiel la buĉado en Parizo de ĵurnalistoj de la satira magazino Charlie Hebdo. La murdo de redakcianoj, ĉar — almenaŭ en Eŭropo — vere escepta, altiris mondan simpation kaj tutmonde surstratigis arojn da ŝokitaj simpatiantoj.

Aliflanke, la murdado de centoj da palestinanoj kaj la vundado de miloj da aliaj dum pasintsomera konflikto kun Israelo, ne estigis paralelan reagon. Konfliktoj tiaj, kun oble pli katastrofaj homaj rezultoj, ne sufiĉe esceptas — malfeliĉe — por veki amasan, publikan simpation. Do, malgraŭ esceptoj, ja validas la tezo: paroĥas novaĵoj laŭ la supra principo, ke ies tragedio fariĝas via kuriozaĵo.

Do ĉu britoj ne interesiĝus pri la novjara enmarigo de aviadilo de Air Asia, kiam pereis 162 homoj, se la gazetoj ne anoncus, ke inter la viktimoj troviĝas brito? Kio pro samsemajna incendio sur greka pramŝipo, inter kies pasaĝeroj estis kvar britoj? Tia naciismo, de ĵurnalista vidpunkto, liveras hokon, sur kiun pendigi internaciajn (kaj do, cinike, malpli interesajn, ĉar forajn) novaĵojn.

Evidente ni esperantistoj — sennaciaj, transnaciaj, supernaciaj, internaciaj — ne tiel infektiĝas. Aŭ ĉu? Dum universalaj kongresoj oni kaptas foje la impreson, ke la vera internacia lingvo estas naciaj popoldancado, folkloraj kostumoj ktp, kaj tro ofte dum kongresa teatro-vespero oni pavas per tradukita, nacia dramo anstataŭ per indiĝena, vere internacia kaj esperanta originalaĵo.

Klare, skotoj reagis al la tragedio alimaniere ol en aliaj britaj kaj eksterbritaj urboj. Dum kelkaj horoj, memore al la viktimoj, oni malŝaltis kristnaskajn lumojn en la urbocentro de Glasgovo, dum Fejsbuk-kampanjistoj petis, ke privatuloj same faru dum du minutoj ankaŭ en privataj domoj.

Krome — kaj tion, mi, humanisto, vere ne komprenas — pastroj kaj sacerdotoj okazigis diservojn por memori la viktimojn. Raportite estas, ke kreskis la nombro de preĝejo-vizitantoj. Kial? Kial serĉi konsolon ĉe dio, kiu, kiam la rubkamiono kuglis laŭ la trotuaro, dormetis aŭ alimaniere okupiĝis? Kial fidi “ĉiupovan” dion tiel senpovan?

Ne kontentigas la sinteno de unu el la skotaj pastroj, priraportita en nacia gazeto. “Oni demandas min,” diris Kelvin Holdsworth, “ĉu malfacilas paroli pri dia amo, kiam okazas malbono.”

Li daŭrigis: “Fojfoje tre malfacilas trovi la ĝustajn vortojn, tamen la vero jenas, ke la amo de Dio prilumas la plej mallumajn horojn. Tion ni festas je kristnasko.”

Espereble la familianoj de la viktimoj de la glasgova kamiono-tragedio konsolon ĉerpos el la preĝoj de la pastroj kaj el la kristnaska “klarigo”, ke meze de mallumo surtrotuare tragedia brilas ja dia lumo. Mi tamen dubas.

Paul Gubbins

ĉefredaktoro de Monato